Hamid Ismailov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hamid Ismailov
Persona informo
Naskonomo Хамид Исмайлов
Aliaj nomoj Nouman Styles
Naskiĝo 5-an de majo 1954 (1954-05-05) (69-jaraĝa)
en Tokmok
Lingvoj anglarusafrancagermanauzbeka
Ŝtataneco Uzbekio
Okupo
Okupo ĵurnalistoverkistotradukisto • poeto
TTT
Retejo http://www.glagoslav.com/en/Contributor/578/Hamid-Ismailov.html
vdr

Hamid ISMAILOV (naskiĝis en 1954 en Tokmok, Kirgizio[1]) estas uzbeka ĵurnalisto, tradukisto kaj verkisto, kiu estis forpelita de Uzbekio en 1992 pro siaj "neakcepteblaj demokratiaj tendencoj". Li poste loĝis en Rusio, en Francio, en Germanio, antaŭ instali sin en Londono kun sia familio, kie li gvidis la centrazian servon de la BBC. Li forlasis la BBC la 30-an de aprilo 2019, post 25 jaroj da servo.

Li akiris bonan edukadon en sovietia mezlernejo kaj milita altlernejo, sed akiris ankaŭ diversajn universitatajn diplomojn[2].

Verkaro kaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Li verkas en la uzbeka kaj en rusa lingvoj. Ismailov publikigis dekojn da libroj al la uzbeka, la rusa, la franca, la germana, la turka kaj aliaj lingvoj. Li tradukis klasikajn rusajn kaj okcidentajn ĉefverkojn al la uzbeka kaj taĝikan literaturon al la rusa kaj al kelkaj okcidentaj lingvoj.

En sia libro La fervojo pri sia junaĝo en tradicia ĉirkaŭaĵo, verkita en la rusa, li priskribas multajn naciecojn, tradiciojn kaj vivmanierojn, al kiuj li estis eksponita en sia infanaĝo. Ĝi klarigas ankaŭ kial li ŝatas verki en diversaj lingvoj. Gaia, alia libro lia estis verkita en la uzbeka.

Lia verko la "Jinlar basmi yoxud katta o'yin" (La danco de la diablo), referencas al la enkarcerigo de Abdulla Qodiriy, unu el la gvidaj verkistoj en la 1920-aj jaroj kaj tiu romano, kiu restis ne finverkita, ĉar li estis arestita kaj pafita dum stalinismaj elpurigoj, estis eldonita en Taŝkento en 2016 kaj tradukita al la angla en 2018 sub la titolo 'The Devils' Dance'[2].

Translingva literaturo[redakti | redakti fonton]

En intervjuo kun Asymptote, reta revuo kiu celas antaŭenigi vere tutmondan kaj diversan literaturon trans lingvoj, kaj ne nur en la angla, Hamid Ismailov deklaris ke li dezirus, ke diversaj literaturoj estus reciproke tradukitaj, preterirante la anglan aŭ aliajn superregajn tutmondajn lingvojn, sed ke tio estas iom nereala kaj do verkistoj de subreprezentitaj literaturoj sentas la premon eldoni en la angla aŭ franca por kapti internacian atenton. Li ankaŭ bedaŭras, ke tiuj literaturoj krome suferas de la ekonomia superregado de la libro-industrioj de evoluintaj landoj[2].

La internacia uzo de reduktita nombro da lingvoj distordas kulturan interŝanĝon kaj malekvilibrigas la fluon de subreprezentitaj literaturoj favore al privilegiitaj literaturoj kiuj sen tradukoj povas disvastiĝi internacie. La amasa tradukado de la nun subreprezentitaj literaturoj aŭ la pli ĝenerala uzo de neŭtrala sennacia lingvo kiel Esperanto estus pli justa kaj iom helpus krei pli bonan ekvilibron.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (ru) Hamid Ismaylov - Bereg novostey Arkivigite je 2013-12-08 per la retarkivo Wayback Machine, www.uzbereg.ru, la 6-an de oktobro 2017.
  2. 2,0 2,1 2,2 (en) Filip Noubel, In Conversation: Hamid Ismailov, Asymptote, la 12-an de julio 2018.