Ĉaskastelo Rathsfeld

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉaskastelo Rathsfeld

hunting lodge
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 51° 23′ 42″ N, 11° 4′ 30″ O (mapo)51.395111.0749Koordinatoj: 51° 23′ 42″ N, 11° 4′ 30″ O (mapo)
Ĉaskastelo Rathsfeld (Turingio)
Ĉaskastelo Rathsfeld (Turingio)
DEC
Ĉaskastelo Rathsfeld
Ĉaskastelo Rathsfeld
Situo de Ĉaskastelo Rathsfeld
Ĉaskastelo Rathsfeld (Germanio)
Ĉaskastelo Rathsfeld (Germanio)
DEC
Ĉaskastelo Rathsfeld
Ĉaskastelo Rathsfeld
Situo de Ĉaskastelo Rathsfeld
Map
vdr
Teraso de la en 2005 brulkonsumiĝinta loĝeja alo
Parka putejo
Muzika galerio en la kirka pavilono (2012)

La Kastelo Rathsfeld (germane Jagdschloß Rathsfeld) estas en 1698 finfarita iama ĉaskastelo meze de la arbaroza Kyffhäuser-montaro proksime de Steinthaleben, Germanujo. Pro longa maluzo dum jardekoj, vandalismo kaj krimbruligo la tuto minacatas de malkonstruiĝo. En 2012 ĝi forstrekitis el la listo de la kulturmonumentoj turingiaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis 1918[redakti | redakti fonton]

Rathsfeld (unua mencio en 1268 Rathvelde) estis ebenaĵo kaj parto de forlasita loko kiun vendis grafo de Beichlingen al la klostro walkenried-a. Nordueste oni ankaŭ trovis la spurojn fundamentajn de la preĝejo de la iama forlasita vilaĝo. La alia parto de la teritorio akiritis en 1341 fare de la Schwarzburg-grafoj. Tiam ankaŭ atestitis la utiligo de la herbejoj.

Surgrunde staris en la Mezepoko ekonomia bieno de la cistercia monaĥejo de Walkenried kiu post la Reformacio transiris en 1534 al la grafoj de Kastelo Schwarzburg. Inter 1697 kaj 1698 starigis grafo Albert Anton (Schwarzburg-Rudolstadt) - fare de la ĉefarkitekto Johann Moritz Richter - duetaĝan kaj trialan ĉaskastelon kun honora korto malferma en suda direkto. Paralele al la orienta alo konstruitis ne tute sama alo kaj tiel iĝis nova ekonomia korto malferma norden. Ĉiuj aloj unuiĝis per rektangulaj, iomete malegalaj pavilonoj. La meza alo ricevis parkflanke arkadan promenejon kun 12 arkoj. En al uesta pavilono enkonstruitis trietaĝa kirko kiel centra konstruaĵo kun ovala interno kaj malinterrompita galerio sur 12 kolosaj pilastroj. La komplekso havas loĝejan kaj porkromaĵan utiligan areon de ĉ. 5000 kvadratmetroj. La parko kastela iam havis etendiĝon de ĉ. 250.000 kvadratmetroj. En ĝi troviĝas baroka, ronda putejo.

Okcidente de la kastelo aranĝitis inter 1805 kaj 1808 granda ĝardeno semaĵa kaj planta estanta pri kiu zorgis oficiale instancoj forstaj de Sondershausen. Dum la kontraŭnapoleonaj liberigmilitoj de 1813–1815 la tuto servis kiel lazareto. Imperiestro Vilhelmo la 2-a gastis surloke en la 18.6.1896 okaze de la inaŭguro de la najbara Barbarossa-monumento por frandaĵĝuado manĝa. En 1908 la loĝeja zono komplete modernigitis laŭ la stilo de historiismo. La lasta reginta princo de Schwarzburg, Guntero Viktoro (Schwarzburg-Rudolstadt), edzo de Anna Luise von Schwarzburg, loĝis plejtempe post abdiko inter 1918 kaj 1925 ĉe Rathsfeld. Poste la loĝadrajto ĉesis.

Post 1918[redakti | redakti fonton]

En 1925 la kastelo venis en la manojn de la Germana veteranara ligo Deutscher Reichskriegerbund Kyffhäuser, kiu instalis tie ripozumhejmon sub la nomo Kyffhäuserheim. En somero 1943 ĝi iĝis flanka domo de la berlina genealogiesplorejo Reichsstelle für Sippenforschung kaj de la NSDAP-oficejo pri parencara esplorado (Amt für Sippenforschung). Surloke sekve konserviĝis multaj genealogiaj aĵoj kaj registroj el tuta Eŭropo. Tiam firmao el Duisburg filme konservis la dokumentojn kiuj je granda parto malaperis postmilite.

Post la Dua mondmilito enestis unue grandbakejo de la usonaj okupadtrupoj. Dum GDR-tempo la kastelo iĝis feria hejmo kaj pluklerigejo de la erfurta kontormaŝinfabriko VEB Robotron Optima kaj centra tendaro feria de la junaj komunismaj pioniroj. La komencon oni fakte ankoraŭ vere loĝis en tendoj. Pro tiaj planoj la kirko ricevis iam kroman plafonon mezan. En 1951 starigitis sude la la ĉaskastelo la Centra pionirferia tendaro Thomas Müntzer kun gastiga kapacito por 1200 infanoj servonte parte por paramilitisma uzo fare de Gesellschaft für Sport und Technik. Post Turniĝo oni lernis ke la komunistoj planis eĉ instali tie karceron por opoziciuloj politikaj en kazo de urĝa bezono.

En 1990 la tuto venis tra perado de Treuhandanstalt al la posedaĵoj de la Liberŝtato Turingio kiu aŭkcie vendis ĝin en 1997 por la sumo de 75.000 markoj al privatulino kiu malzorgis prie kaj maldefendis ĝin kontraŭ vandalismo. En 2005 la loĝeja zono brukonsumiĝis post intencita brulofaro.

En 2005/06 rekultivitis la iama pionira feria tendaro kaj 7,5 hektaroj - kiel kompenso por la konstruo de la aŭtoŝoseo A 71 - plibeligitis per arboj, migradpadoj kaj fruktoĝardeno. Ĉe la kontraŭa bordo de la landa ŝoseo B 85 estas la ekde novembro 1991 neplufunkcia porjunulara hejmo Jugendwaldheim Rathsfeld kiu konstruitis inter 1936 kaj 1939 kaj uzitis ĝis 1952 kiel forstista oficejo antaŭ uzo kiel metia lernejo forstscienca. En 2007 la aĉetinto publike kritikitis fare de la pormonumenta ligo Denkmalbund Thüringen. La kastelo denove disponas je akiriĝo nun. En la Regionhistoria muzeo de Bad Frankenhausen oni povas ankaŭ informi sin pri Kastelo Rathsfeld.

Komplekso malera disde sudo (2013)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dehio-Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler: Thüringen. Deutscher Kunstverlag, München / Berlin 1998, ISBN 3-422-03050-6, p. 263.
  • Ingolf Gläser: Jagdschloss Rathsfeld bleibt Ruine. Ĉe: Thüringer Allgemeine, lokaj paĝoj de Artern, 18.6.2012
  • Heiko Laß: Jagd- und Lustschlösser des 17. und 18. Jahrhunderts in Thüringen. Michael Imhof Verlag, Petersberg 2006, ISBN 3-86568-092-5, p. 124-125
  • Florian Scharfe: Revitalisierung Jagdschloss Rathsfeld. Malpublikigita magistriĝlaboraĵo, Weimar 2005/06.
  • Mara Martin: Kleinod im Kyffhäusergebirge wird Verfall preisgegeben. Ĉe: Thüringer Allgemeine, lokaj paĝoj de Artern, 2.3.2013

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]