Granma (ĵurnalo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Granma
emblemo
taggazetogazeto
Komenco 4-a de oktobro 1965 vd
Sidejo Havano
Posedata de Kuba Komunisma Partio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Granma estas kuba ĵurnalo fondita en 1965, kiu estas la organo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo. Ties nomo devenas de la jaĥto kiu transportis el Meksiko Fidel Castro kaj aliajn 81 ribelulojn al la kubaj marbordoj en 1956, kio iniciatis la procezon de la Kuba Revolucio. La vorto "Granma" devenas de neformala korupto de la anglalingva vorto "grandmother", kiu signifas "avino"n, tio estas "avinjo" en usona slango.

Ekde 1966 la gazeto publikigis internacian version, nome "Granma Weekly Review". Ekde 1991 tiu eldono estas nomata "Granma Internacional". "Granma" estas publikigita ĉiutage kaj estas amplekse legita en Kubo. Ekzistas ankaŭ kelkaj diversaj internaciaj eldonoj, disponeblaj en hispana, angla, franca, germana, itala kaj portugala, ĉiuj el ili alireblaj tra Interreto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]