Ĉen Boda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉen Boda
Persona informo
陳伯達
Naskiĝo 29-an de julio 1904 (1904-07-29)
en Hui'an County
Morto 20-an de septembro 1989 (1989-09-20) (85-jaraĝa)
en Pekino
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Lingvoj ĉina vd
Ŝtataneco Popola Respubliko ĈinioRespubliko Ĉinio vd
Alma mater Moskva Universitato Sun Jatsen vd
Partio Komunista Partio de Ĉinio vd
Profesio
Okupo politikistohistoriisto vd
Laborkampo politikokomunismoMarksismo-leninismo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ĉen BodaChen Boda (ĉine 陈伯达, Ch'en Po-ta; 29a de Julio 1904 – 20a de Septembro 1989), estis ĉina komunista ĵurnalisto, profesoro kaj politika teoriulo kiu enpoviĝis kiel ĉefa interpretanto de Maoismo (aŭ "Pensaro de Mao Zedong") en la unuaj 20 jaroj de la Popola Respubliko Ĉinio.[1] Ĉen iĝis tre proksima asociato de Mao Zedong en Janan, dum la fino de la 1930-aj jaroj, kiam jam skizis diskursojn kaj teoriajn eseojn kaj direktoris la propagandon.[2]

Post 1949, Ĉen ludis gravan rolon en la superrigardo al la amaskomunikiloj kaj al ideologio; starte de la Kultura Revolucio en 1966, Mao nomumis lin Proparolanto de la Kulturrevolucia Grupo, fidante al li la taskon gvidi la novan homamasan movadon. Tamen, lia ultra-radikala tendenco kaj fortaj ligoj kun Lin Biao finfine kondukis lin al sia falo en 1970.[1][2]

Post la Kultura Revolucio, li estis procesita de la post-Mao registaro pro kunlaborado kun la Bando de la Kvar.[3] Li estis kondamnita al dek ok jaroj de prizono, sed estis liberigita al subkondiĉa libero tuj poste pro malsano, kaj tiu subkondiĉa libero finiĝis en 1988. Li mortis unu jaron poste estante 85-jaraĝa.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Chen Boda biography Britannica Concise Encyclopedia
  2. 2,0 2,1 2,2 Guo Jian, Yongyi Song kaj Yuan Zhou, "Historical Dictionary of the Chinese Cultural Revolution", pp. 33-35, The Scarecrow Press, 2006
  3. Meisner, M; Mao's China and After: A History of the People's Republic since 1949; Free Press (2006); p. 461