Dominique Sanda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dominique Sanda
Persona informo
Naskonomo Dominique Marie-Françoise Renée Varaigne
Naskiĝo 11-an de marto 1951 (1951-03-11) (73-jaraĝa)
en 12-a arondismento de Parizo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Infanoj 1
Profesio
Okupo filmaktoro vd
Aktiva dum 1969– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dominique SANDA, arta nomo de Dominique Marie-Françoise Renée Varaigne (Parizo, 11a de marto 1948)[1]​ estas franca aktorino kaj iama modelo kiu aperis fotita en la gazetoj Vogue, Elle kaj Glamour. Kiel aktorino, ŝi elstaris en kelkaj ikonaj filmoj de la eŭropa kino de la 1970-aj jaroj. Ŝi estis unu de la konataj figuroj de tiu jardeko, laborinte por famaj reĝisoroj. Poste, ŝi elstaris kiel teatra aktorino en franca, itala kaj hispana.

Post labori por Robert Bresson en Une femme douce, ŝi faris elstaran kinkarieron laborante por pli ol 50 filmoj. Inter kiuj menciindas Novecento de Bernardo Bertolucci, Al di là del bene e del male de Liliana Cavani, aŭ L'eredità Ferramonti de Mauro Bolognini.

Ekde 1993 laboris en teatro en Francio, Italio kaj Argentino; en la Teatro Colón estis Johana de Arko sur la ŝtiparo de Arthur Honegger en 2002. Ŝi estis reĝisorita de Robert Wilson en Donna di mare de Henrik Ibsen en 1999, Un marido ideal de Oscar Wilde en 1995, Hamlet, Madame Klein kaj aliaj teatraĵoj.

Ŝi edziniĝis al rumandevena profesoro el Argentino kaj pasigas grandan parton de sia tempo en la banloko José Ignacio, proksime de Punta del Este (Urugvajo) kaj veturas ofte al Parizo.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Para el amor, Buenos Aires». La Razón. Bonaero, 18a de aŭgusto 2007.