Axel Oxenstierna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Axel Oxenstierna
Persona informo
Axel Oxenstierna
Naskiĝo 16-an de junio 1583 (1583-06-16)
en Fånö
Morto 28-an de aŭgusto 1654 (1654-08-28) (71-jaraĝa)
en Stokholmo
Lingvoj sveda vd
Loĝloko Tidö Castle vd
Ŝtataneco Svedio vd
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato JenaUniversitato Rostock vd
Subskribo Axel Oxenstierna
Familio
Dinastio Oxenstierna vd
Patro Gustaf Gabrielsson Oxenstierna vd
Patrino Barbro Axelsdotter vd
Gefratoj Gabriel Gustafsson Oxenstierna vd
Edz(in)o Anna Bååt vd
Infanoj Johan Oxenstierna • Kristina Oxenstierna • Erik Axelsson Oxenstierna • Katarina Oxenstierna • Gustaf Axelsson Oxenstierna vd
Profesio
Okupo diplomatomilitistoterposedantopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Grafo Axel OXENSTIERNA, plennome Axel Gustafsson Oxenstierna af Södermöre [aksel uksenŝe:rna] (naskiĝis ka 16-an de junio 1583 en bieno Fånö apud Bålsta; mortis la 12-an de aŭgusto 1654 en Stokholmo) estis sveda regna kanceliero antaŭ, dum kaj post la Tridekjara Milito de 1612 ĝis sia morto en 1654.

Post kiam Gustavo la 2-a Adolfo mortis en batalo en 1632, Oxenstierna estis reganto por la neplenaĝa tronheredantino Kristina (Svedio). Li reformis la svedan administracion kaj anstataŭigis la historiajn provincojn de Svedio per la ankoraŭ nun uzataj modernaj provincoj.

La longa daŭro de la milito ŝuldiĝas, krom al la ne-cedemo de la imperiestroj Ferdinando la 2-a kaj Ferdinando la 3-a pri religiaj demandoj, ĉefe al liaj decidoj. Finfine li sukcesis atingi teritoriajn gajnojn en Germanio kaj kontraŭ Danio kaj firmigi la svedian potencon ĉirkaŭ la Balta Maro.