Ève Ricard
Ève Ricard | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1947 (76-jaraĝa) | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Francio vd | |
Familio | ||
Patro | Jean-François Revel vd | |
Patrino | Yahne Le Toumelin vd | |
Gefratoj | Matthieu Ricard kaj Nicolas Revel vd | |
Profesio | ||
Okupo | lingvoterapiisto verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ève RICARD (naskiĝis en 1948) estas franca logopediisto kaj aŭtoro. Malsaniĝinta pro la Parkinsona malsano ekde pluraj jaroj, ŝi inspiriĝis de ĉi-lasta por siaj verkoj.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ève Ricard estas la filino de la pentristo Yahne Le Toumelin kaj de la akademiano Jean-François Revel, kaj la fratino de la bikŝuo Matthieu Ricard. Ŝi oficis kiel logopediisto dum preskaŭ kvardek jaroj en la servejo pri Infanopsikiatrio de la Malsanulejo Sainte-Anne en Parizo kaj en la Instituto Georges Eastman[1]. Trafita de la Parkinsona malsano, ŝi "faris el verkado antidoton kontraŭ timemo"[2] kaj "prenis sian malsanon kiel leciono pri vivo"[3].
En sia unua libro, Parkinson Blues, publikigita en 2004, ŝi priskribas la progreson de sia malsano kaj asertas, ke "verki ĉi tiujn paĝojn estis kiel danco, kiel kanto, ĝis la forlaso de mi mem al la sola plezuro de vortoj, plenĝoje". "Nokte mi doloras, sed en la fruaj horoj mi ankoraŭ estas tie. Mia vivo estas savita. Ĉiu nokto naskas la vivon."[4]
La Dame des mots (2012) revojas la sperton de la aŭtoro kiel logopediisto kun infanoj en la aĝo de 7 ĝis 10 jaroj, plenaj je vivo sed en familiaj aŭ sociaj malfacilaĵoj kaj sufero kun skribado, lingvo kaj legado, dum en Une étoile qui danse sur le chaos (2015), poezio pri batalo kontraŭ la malsano, ŝi asertas, ke "vivi kun malsano, ne estas iĝi malsano"[5].
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Parkinson Blues, Arléa, 71 p., 2004 (ISBN 978-2869596733)
- La Dame des mots, NiL, 111 p., 2012 (ISBN 978-2841116423), reeldonita de Marabout en 2015, 126 p. (ISBN 978-2501095983)
- Une étoile qui danse sur le chaos, Albin Michel, 140 p., 2015 (ISBN 978-2226258489)
- Éclats de vie en 60 poèmes, Eld. Jouvence, 128 p., 2021 (ISBN 978-2889533794)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (franclingve) Biografio de Eve Ricard (arkivo) e Emergences.fr
- ↑ (franclingve) Elodie Chermann: La konsiloj de Ève Ricard por kontraŭbatali la malsanon Arkivigite je 2019-02-16 per la retarkivo Wayback Machine (arkivo ĉe La Vie, 19-a de februaro 2015
- ↑ (franclingve) Éric Mangeat: La aŭtoro Ève Ricard rakontas sian batalon kontraŭ la malsano (arkivo) ĉe La république, 19-a de majo 2016
- ↑ Parkinson Blues (arkivo), eld. Arléa
- ↑ Eve Ricard (arkivo), eld. Albin Michel