Yahne Le Toumelin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Yahne Le Toumelin
Yahne Le Toumelin 2.jpg
Naskiĝo 27-a de julio 1923
en Parizo
Nacieco Flago-de-Francio.svg Francio
Sukcesis kiel Pentrartisto
Artista celigo superrealismo, abstraktismo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Yahne LE TOUMELIN [eo: Jan Le Tumelino], naskiĝis la  27-an de julio 1923(nun 1923-07-27) en Parizo, estas franca pentrartisto asociita de la fino de la 50-aj jaroj al la superrealismo kaj poste al la abstraktismo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Yahne Le Toumelin naskiĝis en Parizo sed kreskis en Le Croisic (Atlantika Luaro) kun sia frato Jacques-Yves. Ŝi 10-jaraĝe iniciĝis pri desegnado kaj verkis siajn unuajn oleo-pentraĵoj.

De 1940 ĝis 1943 ŝi studis en la pariza arta lernejo Académie de la Grande Chaumière kaj poste aniĝis la atelieron de André Lhote, kie ŝi renkontis la fotartiston Henri Cartier-Bresson[1]. En 1945 ŝi geedziĝis kun Jean-François Revel (tiame nomiĝanta Jean-François Ricard). Ili havis du infanojn: Matthieu (naskiĝinta en 1946) kaj Ève (naskiĝinta en 1948). En 1947, ŝi ĉeestis la filmon de Jacques Baratier Le désordre à vingt ans, flanke de famuloj kiel Jean-Paul Sartre, Simone de Beauvoir, Boris Vian, Orson Welles, Jean Cocteau, Claude Nougaro, Raymond Queneau kaj Juliette Gréco[2]. La paro translokiĝis samjare al Tlemecen[3] (Alĝerio) kie Jean-François estis nomumita instruisto, poste al Meksikurbo kie li estis nomumita instruisto ĉe la Franca Instituto pri Latinameriko. Ŝi tie amikiĝis kun la anglo-devena meksika romanisto kaj pentrartisto Leonora Carrington. La paro disiĝis en 1952.
Yahne Le Toumelin pludaŭrigis sian pentrartan karieron, interalie ĉe la galierioj de André Breton kaj René Drouin[4].
En 1967, ŝi foriris al Barato, konvertiĝis al la Tibeta budhismo kaj votis dank'al Rangjung Rigpe Dorje. Hejmiĝinta en Darjeeling, ŝi ĉesis pentri inter 1969 kaj 1975. En 1985, ŝi ekloĝiĝis en la budhisma centro de Dhagpo Kagju Ling (Dordogne), kie ŝi plenumis spiritan retiriĝon[5] longa je tri jaroj, tri monatoj kaj tri tagoj, denove sen pentri.
Ŝi de tiam vivas kaj pentras en Dordogne.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

El superrealismo ĝis lirika abstrakteco, Yahne Le Toumelin tuŝis multajn artajn frakciojn.

Arthaloj kaj ekspozicioj:

  • De 1957 ĝis 1959 - Arthalo Comparaisons, Muzeo de Moderna Arto de Parizo
  • 1958 - Arthalo Grands et Jeunes d’aujourd’hui, Granda Palaco (Parizo)
  • 1961 - Ekspozicio Essai pour la peinture de demain, René Drouin kaj Illiena Sonnabend
  • De 1962 ĝis 1964 - Arthalo de majo , Muzeo de Moderna Arto de Parizo
  • De 1961 ĝis 1967 - Arthalo Des Surindépendants , Muzeo de Moderna Arto de Parizo
  • 1966 - Rencontres d'Octobre, Belarta muzeo de Nanto
  • De 1966 ĝis 1969 - Arthalo D'Art Sacré, Muzeo de Moderna Arto de Parizo
  • 1967 - Arthalo de francaj artistoj, Muzeo de Moderna Arto de Parizo
  • 1979 - FINA, Granda Palaco de Parizo
  • 1980 - Retrospectivo Yahne Le Toumelin (1939-1979), Kulturdomo de Rennes
  • 1996 - Ekspozicio - Hommage à la Visitation, Kulturdomo de Périgueux
  • 1999 - Ekspozicio - Linden-muzeo, Stuttgart
  • 2016 - Retrospectivo Yahne Le Toumelin, Espace Mabry, Bordozo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Le bon plaisir et renseignement généreux d’Henri CARTIER-BRESSON, INA (Radio France Culture - ref. HD3248 - 17 min 05 s : Yahne Le TOUMELIN, peintre) legi rete arkivo
  2. Le désordre à vignt ansarkivo
  3. http://yahneletoumelin.fr/biographie/
  4. Benezit, Dictionnaire des Artistes, Oxford
  5. Emmanuelle Pirat, (Diskutado) Matthieu Ricard : Scienco de meditado arkivo CFDT, 10-a de februaro 2017

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]