Jean-François Revel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Jean-François Revel
Jean-François Revel 1999.jpg
Persona informo
Naskonomo Jean-François Ricard
Naskiĝo 19-an de januaro 1924 (1924-01-19)
en Marsejlo
Morto 30-an de aprilo 2006 (2006-04-30) (82-jara)
en Le Kremlin-Bicêtre
Tombo Tombejo de Montparnasse
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Supera normala lernejo • Lycée du Parc
Familio
Edz(in)o Yahne Le Toumelin • Claude Sarraute
Infanoj Matthieu RicardNicolas RevelÈve Ricard
Okupo
Okupo ĵurnalistofilozofoverkisto • membro de Franca rezistado
Information icon.svg
vdr

Jean-François REVEL (nasknome Jean-François RICARD) (naskiĝis la  19-an de januaro 1924(nun 1924-01-19) en Marsejlo, mortis la 30-an de aprilo 2006 en Le Kremlin-Bicêtre) estis franca filozofo, aŭtoro kaj ĵurnalisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Familio[redakti | redakti fonton]

Jean-François Ricard naskiĝis en Marsejlo en 1924, en familio el Franĉkonteo.

Li geedziĝis unuafoje la 26-an de julio 1945 kun la pentristo Yahne Le Toumelin (naskiĝinta en 1923) kun kiu li havis filon kaj filinon: Matthieu Ricard (naskiĝinta en 1946), budhisma monaĥo, verkisto kaj interpretisto en la franca de la Dalai-lamao, kaj Ève Ricard (naskiĝinta en 1948), verkisto.

Frandemulo[1], li adoptis (por eldoni verkojn pri filozofio en 1957) la pseŭdonimon "Revel", el la nomo de la pariza restoracio Chez Revel[2], precizigante en siaj memuaroj "Revel, prunta nomo, estis la signo de restoracio, kies stufaĵo estis fama"[1]. Poste, li laŭleĝe ŝanĝis sian familian nomon[2].

La 7-an de julio 1967 li duafoje geedziĝis, kun la ĵurnalisto Claude Sarraute (naskiĝinta en 1927). El ĉi tiu kuniĝo naskiĝis la altranga ŝtatoficisto Nicolas Revel en 1966 kaj Véronique Revel en 1968.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Dum 2-a Mondmilito, Jean-François Revel aliĝis al la Franca rezistado en Parizo sub la ordoj de Auguste Anglès. Post diplomiĝo ĉe Normale Sup (franca lernejo pri instruado) kaj de filozofio en 1956[3], li instruis en Alĝerio (tiama franca departemento), eksterlande - en Meksiko kaj Italio - poste en Francio - en Lille kaj Parizo - ĝis 1963.

Li poste dediĉis sin al sia kariero kiel ĵurnalisto kaj verkisto. Li tiel tre regule kontribuis al la arta recenzo L'Œil de 1961 ĝis 1967. La 26-an de marto 1970, Jean-François Revel debatis kun François de Closets kaj Marc Gilbert, en la televida programo Volume, pri Virino sur la Luno reĝisorita de Fritz Lang[4].

Pamfletisto kaj eseisto, li kunlaboris kun France-Observateur, poste fine de la 1970-aj jaroj fariĝis direktoro de L'Express, gazeto, kiun li forlasis en majo 1981 kiel signo de solidareco kun Olivier Todd, eksigita de la posedanto de la ĵurnalo Jimmy Goldsmith[5].

Jean-François Revel ankaŭ estis kolumnisto por pluraj radiostacioj: Europe 1 (1989-1992), RTL (1995-1998). De 1982, li estis kolumnisto por la ĵurnalo Le Point. Socialisto ĝis 1970, li rompis kun ĉi tiu politika familio publikigante sian unuan sukcesan politikan eseon, Ni Marx ni Jesus ("Nek Marx nek Jesuo"), kiu estis tradukita en pli ol dudek lingvojn.

En 1976, li publikigis La Tentation totalitaire, kaj jaron poste La Nouvelle Censure. Proksime al la usonaj dekstremuloj, li aliĝis en januaro 1982 al konferenco de la "Komitato por la Libera Mondo", kie lanĉiĝis virulentaj atakoj kontraŭ la Unuiĝintaj Nacioj[6].

Krom politiko kaj filozofio (la temoj de lia unua pamfletista eseo Pourquoi des philosophes kaj de lia Histoire de la philosophie occidentale. De Thalès à Kant), Jean-François Revel verkis ankaŭ pri literaturo (Sur Proust, 1960 kaj 1997), la historio de arto (L'Œil et la Connaissance, 1998) kaj gastronomio (Un festin en parole, 1985).

Li estis elektita la 19-an de junio 1997 al la Franca Akademio en la 24-a katedro[7], kiun li ricevis la 11-an de junio 1998 de Marc Fumaroli. La saman jaron, li publikigis siajn memuarojn sub la titolo Le Voleur dans la maison vide ("La ŝtelisto en la malplena domo") kaj ankaŭ Le moine et le philosophe ("La monako kaj la filozofo"), dialogo kun sia filo Matthieu Ricard, tibet-budhisma monaĥo.

Jean-François Revel mortis la 30-an de aprilo 2006 kaj estis entombigita la 5-an de majo en la Tombejo de Montparnasse (10-a divizio).

Opinioj[redakti | redakti fonton]

En filozofio, la plej granda parto de lia kontribuo kuŝas en tre sukcesa eseo publikigita en 1957, Pourquoi des philosophes ("Kial filozofiistoj")[8]. Li klarigas kiel filozofio elĉerpis sian historian rolon, kiu devis naski sciencon. Ekde Kant, biologio, fiziko kaj poste psikologio malligiĝis de filozofio, kiu fariĝis literatura ĝenro. La disciplino kiu provis doni tutmondan klarigon de la realo tial kaŭzis la aperon de scienco. Jen kio kondukis Revel moki ekzistadismon, bergsonismon, lakanismon, strukturismon, Hegel, Heidegger kaj ĉiujn, kiuj pretendis proponi tutmondajn interpretajn sistemojn de realo anstataŭ sciencistoj. Revel ofte estas difinita kiel raciisma filozofo. Por li, ĉiu filozofio kiel interpreto de la mondo estas rifuzenda, estante malamiko de scienco kaj vero.

Se Revel estis, iusence, iafoje konsiderata kiel raciista, li eble estis eĉ pli empiriisto (aŭ proksima al kritika raciismo), en la senco, ke li juĝis ideojn nur laŭ la mezuro de faktoj kaj pasinta spertaro, sendepende de abstrakta rezonado. Revel malfidis teoriajn konjektojn, kiuj ne baziĝas sur sperto. Tial li kritikis filozofojn unuflanke kaj socialistojn (en la vasta senco) aliflanke. Ekzemple, li kritikis ĉi-lastan pro "kompari la perfektecon de tio, kio ne ekzistas - komunisma utopio - kun la neperfektaĵoj de tio, kio ekzistas - demokratia kapitalismo"[9]; aŭ denove, perfidi la marksisman koncepton pri praksiso, laŭ kiu teorioj estas taksataj laŭ la mezuro de sia konkreta realeco kaj ne de siaj intencoj[10]. Tiel, li ne ĉesis bedaŭri la indulgon al tiel nomataj "maldekstraj" diktatorecoj rilate al tiel nomataj "dekstremaj" diktatorecoj.

Oni ŝuldas al li la teoriadon en 1979 pri la homhelpa rajto de enmiksiĝo.

Post la subskribo de la Komuna Programo de la Socialista Partio kun la francaj komunistoj en 1972, li rompis kun François Mitterrand, kiun li kritikis pro tio, ke li senigis la maldekstron de iu ajn ŝanco akiri potencon, lasante ĝin "englutebla" de la komunistoj. Li denuncis multajn proponojn de la komuna programo eliranta rekte de PCF, precipe pri eldonaj kaj informaj aferoj. Malamiko de gaŭlismo, li neniam ĉesis riproĉi al la Socialista Partio ĝian koluzion kun komunismaj totalismoj. Al tiuj, kiuj kritikis lin, ke li proksimiĝis al la liberaluloj, li respondis, ke por li la maldekstro ĉiam estis liberalisma, sed ke la franca maldekstro ĉesis esti tiel.

Por Revel, socialismo nur realigeblas en efikema ekonomio, ĉar la Socialema ŝtato povas vivi nur subtenata de produktema ekonomio:"Tamen, la liberalismaj kapitalismaj ekonomioj pruvis, ke ili estas la plej efikaj por plibonigi la vivnivelon de homaj socioj, liberalismo ne devus esti malakceptita de la franca maldekstro"[10].

Li estis ofta kontribuanto al la revuo Commentaire ("Komentaĵo") fondita de Raymond Aron kaj Jean-Claude Casanova en 1978. En intelektaj rondoj, Jean-François Revel estis unu el la ĉefaj francaj kritikistoj de marksismo, kies influo igis lin malproksimiĝi de la politika maldekstro.

En sia verko pri Revel, Philippe Boulanger parolas pri Revel nomante lin "la lernanto de Montaigne"[11]; en sia Histoire de la philosophie occidentale, Revel eĉ diras pri Montaigne, ke li similas lin "kiel du akvogutoj".

Ordenoj[redakti | redakti fonton]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Histoire de Flore, Julliard, 1957
  • Pourquoi des philosophes, Julliard, 1957
  • Pour l'Italie, Julliard, 1958
  • Le Style du général, Julliard, 1959
  • Sur Proust, Julliard, 1960
  • La Cabale des dévots, Julliard, 1962
  • En France, la fin de l'opposition, Julliard, 1965
  • Contrecensures, Jean-Jacques Pauvert, 1966
  • Lettre ouverte à la droite, Albin Michel, 1968
  • Ni Marx ni Jésus: de la seconde révolution américaine à la seconde révolution mondiale, 1970
  • Idées de notre temps, Robert Laffont, 1972
  • Descartes inutile et incertain, 1976
  • La Tentation totalitaire, Parizo, Laffont, 1976
  • La Nouvelle Censure, 1977
  • Un festin en paroles, Jean-Jacques Pauvert, 1979 (reld. 1995, 2007)
  • La Grâce de l'État, 1981
  • Comment les démocraties finissent, Grasset, 1983 (ISBN 2-246-28631-X)
  • Le Rejet de l'État, 1984
  • Une anthologie de la poésie française, Robert Laffont, 1984
  • Le Terrorisme contre la démocratie, Hachette, 1987
  • La Connaissance inutile, 1988
  • L'Absolutisme inefficace, ou Contre le présidentialisme à la française, 1992
  • Le Regain démocratique, 1992
  • Histoire de la philosophie occidentale, de Thalès à Kant, éditions Nil, 1994 (rééd. Pocket, 2003)
  • Le Moine et le Philosophe, dialogo kun lia filo Matthieu Ricard, 1997
  • Le Voleur dans la maison vide. Mémoires, Plon, 1997 (ISBN 2-259-18022-1)
  • L’Œil et la Connaissance, écrits sur l'art, Plon, 1998
  • Fin du siècle des ombres, 1999
  • La Grande Parade. Essai sur la survie de l'utopie socialiste, 2000
  • Les Plats de saison. Journal de l'année 2000, Plon / Editions du Seuil, 2001
  • L'Obsession anti-américaine, 2002
  • Fin du siècle des ombres, Pocket, 2002
  • Un festin en paroles : histoire littéraire de la sensibilité gastronomique de l'Antiquité à nos jours, Tallandier, 2007
  • Mémoires, édition intégrale, Robert Laffont, 2018 (postmorta)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (franclingve) Jean-François Revel: akademiano, frandemulo kaj rondiranto de restoracioj (arkivo), ĉe Slate.fr, 22-a de aprilo 2018 (konsultita la 25-an de januaro 2020)
  2. 2,0 2,1 (franclingve) Intervjuo de Revel fare de Olivier Todd (arkivo) Profesoro pri filozofio en 1957, mi opiniis, ke ne estas tre lerta, por entuziasmigi miajn studentojn, subskribi libron, en kiu mi klarigis al ili, ke filozofio estas trompo - simple dirite. Kompreneble, tio estas pli komplika. Kun amikoj mi kutimadis ĉe restoracio, "Chez Revel", strato Montpensier. Longe mi estis "Ricard dirita Revel" ... Poste mi laŭleĝe ŝanĝis mian familian nomon. ĉe L'Express, 1-a de februaro 1997 (konsultita la 25-an de januaro 2020)
  3. http://rhe.ish-lyon.cnrs.fr/?q=agregsecondaire_laureats&nom=&annee_op=%3D&annee%5Bvalue%5D=1956&annee%5Bmin%5D=&annee%5Bmax%5D=&periode=All&concours=14&items_per_page=10&page=1 arkivo
  4. Volume, dua kanalo de ORTF, 26a de marto 1970.
  5. Paĝo 644 de la plena eldono de la Mémoires de Jean-François Revel ĉe la eldonejo Robert Laffont
  6. (franclingve) La ŝippereinto de UNESKO (arkivo) ĉe Le Monde diplomatique, 1-a de aprilo 1985 (konsultita la 15-an de oktobro 2017)
  7. (franclingve) Enira prelego ĉe Franca Akademio de Jean-François Revel (arkivo)
  8. (franclingve) Recenzo de Kial filozofiistoj (arkivo) ĉe Exergues, marto 2007
  9. (franclingve) Truka debato: socialismo kaj liberalismo (arkivo) ĉe Contrepoints, 10-a de julio 2011
  10. 10,0 10,1 En La tentation totalitaire en 1976
  11. (franclingve) Revel, lernanto de Montaigne (arkivo)
WP-TranslationProject TwoFlags.svg Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Jean-François Revel » el la franclingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 7157692 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)