Saltu al enhavo

Jean-Jacques Pauvert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean-Jacques Pauvert
Persona informo
Jean Pauvert
Naskonomo Jean Albert Pauvert
Naskiĝo 8-an de aprilo 1926 (1926-04-08)
en 18-a arondismento de Parizo,  Francio
Morto 27-an de septembro 2014 (2014-09-27) (88-jaraĝa)
en Toulon, Var,  Francio
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Lernejo Alzaca
Lycée Lakanal Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Brigitte Lozerec'h (en) Traduki (2014–2014)
Christiane Sauviat (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj André Masson (praonklo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Jean-Jacques Pauvert vd
Okupo eldonisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Q3461112 ❦
Q124784916 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jean-Jacques PAUVERT (naskiĝinta la 8-an de aprilo 1926 en Parizo, mortinta la 27-an de septembro 2014 en Toulon) estis franca eldonisto kaj verkisto.

Pauvert publikigis ĉefe randan kaj subpremitan literaturon, ekz. de Donatien Alphonse François de Sade. Krome li malkovris novajn talentitajn skribantojn kiel Albertine Sarrazin, Jean Carrière, Hortense Dufour, Françoise Lefèvre, Brigitte Lozerech kaj Mario Mercier. En 1942 deĵoris la 15-jaraĝulo ĉe Gallimard-eldonejo, kie li konatiĝis kun Jean Paulhan. Post la Dua mondmilito li fondis Éditions du Palimugre eldononte tekstojn de Sartre, Montherlant, Léautaud kaj Flaubert. Inter 1947 kaj 1952 eldonis li L'Histoire de Juliette, Justine ou les Malheurs de la vertu, Les 120 Journées de Sodome kaj La Philosophie dans le boudoir de de Sade.

Danke al perado de Paulhan aperis en la 1954-a jaro Histoire d'O de Anne Desclos (kun pseŭdonimo Pauline Réage). En 1956 fariĝis policaj enketoj kontraŭ li pro surmerkatigo de aĵoj de de Sade kaj de Réage kaj en 1958 malpermesiĝis por kelkaj libroj eĉ legado fare de neplenkreskuloj.

Inter 1958 kaj 1983 li eldonis i.a. aĵojn de la sekvaj verkistoj: Georges Darien, Georges Bataille, André Breton, Erckmann-Chatrian, Élie Faure, Pierre Klossowski, Raymond Roussel, Charles Cros, Albertine Sarrazin, Sophie de Ségur, Oskar Panizza, Fulcanelli, Eugène Canseliet, Salvador Dalí, Charles Robert Maturin, René de Solier, Restif de la Bretonne, Françoise Sagan. Lia verkisto Jean Carrière ricevis en 1972 la premion Goncourt.

En 2004 Pauvert verkis sian aŭtobiografion La traversée du livre (ĝis 1968).[1]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. Helmut Mayer: "Der Anwalt des Marquis de Sade" - nekrologo ĉe: FAZ, 28.9.2014