Banyeres de Mariola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Banyeres de Mariola
vilaĝo
Panoramo de Banyeres de Mariola en 2011.
municipo en Hispanio • municipo de Valencilando
Ŝtato Hispanio Hispanio
Regiono Valencia Komunumo
Provinco Provinco de Alakanto
Komarko L'Alcoià
Supermara alteco 816 m s. m.
Koordinatoj 38° 42′ 57″ N 00° 39′ 26″ U / 38.71583 °N, 0.65722 °U / 38.71583; -0.65722 (mapo)
Areo 50,28 km² (5 028 ha)
Loĝantaro 7 090 (2020)
Denseco 141,01 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 03450[1]
ISO 3166-2:ES ES-A
Banyeres de Mariola (Hispanio)
Banyeres de Mariola (Hispanio)
DEC
Banyeres de Mariola (Provinco Alikanto)
Banyeres de Mariola (Provinco Alikanto)
DEC
Situo enkadre de Provinco de Alakanto
Vikimedia Komunejo: Banyeres de Mariola
Retpaĝo: [1]
Map
vdr

Banyeres de Mariola estas hispana municipo kiu apartenas al Valencia Komunumo kaj lokiĝas en nordo de provinco Alakanto. Tiu limas al provinco Valencio,[2] estas 50,28 km2 ampleksa kaj havis loĝantaron de 7090 personoj en 2020.[3][4]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La urba kerno dominita de la kastelo.
La preĝejo kun tipa regiona kupolo.

En agrikulturo, nun tre limigita, hegemonias cerealoj kaj sunfloro (700 ha), sed estas ankaŭ pomarboj, persikarboj, prunarboj kaj iom da legomoj, krom olivarboj (600 ha), migdalarboj kaj vitoj. Oleo estas la ĉefa agrikultura produkto de la loko.​ Hegemonias industrio, kun 70% de la laboristaro. Ĝis komenco de la 20-a jarcento oni uzis la energion de la rivero Vinalopó por muelejoj de faruno el kiuj jam en 1780 almenaŭ du iĝis fabrikoj de papero. Tiu sektoro eniris en krizon en la 1970-aj jaroj, kaj industrio turnis sin al kartono. La tekstila industrio startis meze de la 19-a jarcento, kaj plifirmiĝis dum la Unua Mondmilito (1914-1918). En la aktualo estas aktiveco en fadenoj, teksado kaj trikado, ekzemple por produktado de litkovriloj kaj bantukoj. Alia sektoro estas fabrikado de ludiloj kaj plasto.[5]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kastelo
  • Muzeo pri papero
  • Municipa Arkeologia Muzeo
  • Muzeo pri Festoj

Referencoj[redakti | redakti fonton]