Theresa Kachindamoto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Theresa Kachindamoto
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1958 (1958-11-30) (65-jaraĝa)
en Dedza District
Lingvoj anglanjanĝa vd
Ŝtataneco Malavio vd
Infanoj 5
Profesio
Okupo politikisto • aktivulo • sekretario vd
Aktiva en Zomba (Malavio) • Monkey Bay vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Theresa Kachindamoto estas tribestro en la distrikto Dedza de Malavio. Ŝi havas neformalan povon super pli ol 900 000 loĝantoj kaj faris grandajn klopodojn ĉesigi infangeedziĝojn en sia lando[1].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Theresa Kachindamoto estis la plej juna el dek du gefratoj. Ŝia familio regas jam dum generacioj super la distrikton Dedza de la Malavia Lago.

Kachindamoto laboris kiel sekretario en universitato en suda Malavio dum 27 jaroj, edziĝis kaj havis kvin filojn. En 2003, ŝi estis nomumita distriktestro kaj tial revenis al Dedza, kie ŝi ricevis la tradician ruĝan robon kaj leopardan kapvestaĵon.

Infanaj geedziĝoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ enketo farita de UN en 2012, pli ol duono de knabinoj geedziĝas antaŭ la aĝo de 18 jaroj. Tial Malavio estas klasifikita kiel unu el la landoj kun la plej alta proporcio de infanaj geedziĝoj en la mondo. Junaj knabinoj, kelkfoje nur sepjaraj, ankaŭ submetiĝas al seksaj inicaj ritoj en specialaj tradiciaj tendaroj por tiel nomata purigo (kusasa fumbi)[2]. En Malavio almenaŭ 10% de la loĝantaro havas aidoson (HIV). Knabinoj estas malhelpataj iri al la lernejo, konservataj kiel sklavoj kaj trafikataj por prostituado eksterlande. Drogo kaj alkoholismo, perforto, veneraj malsanoj kaj neplenaĝa gravedeco estas oftegaj fenomenoj. La NRO ChanceForChange helpas knabinojn superi la traŭmaton de seksa misuzo kaj preventi ankaŭ ke aliaj knabinoj iĝi viktimoj. Ĝiaj kampanjo kontraŭ knabintrafikado kaj kursoj pri seksa sano, inaj rajtoj kaj iniciatoj atingis jam pli ol 3 865 personojn[3].

En 2015, Malavio leĝdonis kontraŭ infana geedzigo, sed kun gepatra permeso oni povas fari esceptojn kaj tial la praktiko daŭriĝas, precipe en kamparaj lokoj. Unu granda kialo kial infanoj estas geedzigitaj estas malriĉeco, regule kaŭzata nuntempe ankaŭ pro klimata ŝanĝiĝo kiu kaŭzas ĉefe en la sudo inundojn dum la pluvsezono, detruante dometojn kaj la rikolton. Kutime la familio ricevas monon, kaprojn aŭ bovinojn kiel nupta premio [4].

Kachindamoto estis tre ŝokita kiam ŝi revenis al sia hejma distrikto kaj rimarkis kiom oftas infanaj geedzigoj en la regiono. Ŝi ne sukcesis influi la sintenon de la gepatroj, sed ŝi persvadis 50 deputitojn malpermesi fruajn geedzigojn kaj dissolvi ekzistantajn infanajn geedzigojn. Ŝi eksigis kvar ĉefojn, kiuj respondecis pri areoj, kie la tradicio daŭris, sed ili reakiris siajn servojn kiam ŝi ricevis konfirmon, ke la infangeedzigo estis malfondita[5].

En januaro 2019, Kachindamoto sukcesis nuligi pli ol 2 500 infanajn geedzigojn[6]. Kachindamoto ofte mem pagis por edukado de knabinoj post dissolvo de ilia geedzigo. Ŝi diras: "Eduku knabinon kaj vi edukas tutan regionon ... Vi edukas la mondon."

"Mi ne volas scii pri junaj geedzigoj, ili devas iri al lernejo," ŝi diris en intervjuo kun Nyasa Times. "Nun ni ŝanĝis la leĝojn tiel ke ili protektas ĉiujn en mia regiono kontraŭ infangeedzigoj, kaj ni ne akceptas sanktajn bovinojn. Neniu infano devas resti hejme, kaj fari ĝardenadon aŭ hejmajn taskojn dum lernejaj horoj. Neniu vilaĝestro aŭ pastro devas aprobi geedziĝon sen kontroli la naskiĝdaton de la paro."

Kunlaborante kun grupoj de patrinoj, instruistoj, vilaĝaj komitatoj pri disvolviĝo, religiaj gvidantoj kaj aliaj NRO-j, Kachindamoto ricevis internacian atenton pro sia laboro. Unuiĝintaj Nacioj (Unicef) planas uzi siajn metodojn por redukti la nombron de infanaj geedzigoj en aliaj regionoj.

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas parta aŭ tuta traduko de la artikolo Theresa Kachindamoto en la sveda vikipedio, listo de aŭtoroj.

  1. (se) "The terminator"– hövdingen som stoppat över 2000 barnäktenskap Arkivigite je 2021-04-17 per la retarkivo Wayback Machine, OmVärlden, la 13-an de novembro 2019, alirite la 17-an de aprççilo 2021.
  2. (en) McNeish, Hannah. ”Malawi's fearsome chief, terminator of child marriages”, aljazeera.com, la 16-an de majo 2016, alirite la 17-an de aprilo 2021.
  3. (en) Pioneers of change (Pioniroj de ŝanĝo), ChanceForChange.org
  4. (se) Myrenberg, Richard, ”Hon kämpar mot barnäktenskap i Malawi”, Sveda Radio, la 22-an de februaro 2016.
  5. (se) Palm, John, ”Sätter stopp för barnäktenskap”, gp.se, la 22-an de majo 2016
  6. (en) Change, Educate Inspire (la 16-an de januaro 2019), ”Malawi’s Female Tribal Chief Breaks Up Over 2,500 Child Marriages And Counting Arkivigite je 2021-04-17 per la retarkivo Wayback Machine

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

(angla) Oficiala retejo de ChanceForChange