Preĝejo Sankta Nikolao (Teŝino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rotondo en Teŝino

Rotondo en Teŝino

kristana preĝejorotondokapelo
Preĝejo Sankta Nikolao (Teŝino) (Pollando)
Preĝejo Sankta Nikolao (Teŝino) (Pollando)
DEC
Map
Preĝejo Sankta Nikolao
Bazaj informoj
Loko Teŝino
Geografia situo 49° 45′ 4″ N, 18° 37′ 32″ O (mapo)49.75111111111118.625555555556Koordinatoj: 49° 45′ 4″ N, 18° 37′ 32″ O (mapo)
Religia aliĝo katolikismo
Ŝtato Pollando Pollando
Provinco Malsuprasilezia Provinco
Religia statuso preĝejo
Hereda statuso numero de registro A-242/77
Arkitektura priskribo
Arkitektura tipo preĝejo
Arkitektura stilo romanika arkitekturo
vdr

Rotondo Sankta Nikolao estas romanika preĝejo en pola parto de Teŝino, unu el la plej malnovaj ŝtonaj konstruaĵoj en Pollando. Ĝi troviĝas sur t.n. Kastela Monto en Teŝino, proksime al ruinoj de iama kastelo kaj "Piasta Turo"[1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni suspektis, ke la rotondo devenas de la 11-a jarcento, tamen laŭ arkeologiaj esploroj, ĝi estis konstruita en la mezo de 12-a jarcento[2]. La unua skriba fonto pri la rotondo devenas de 1223[1].

Kiam ekestis Teŝina princlando kaj Piastoj konstruis gotikan kastelon en Teŝino, la rotondo iĝis parto de kastela konstruaĵaro kaj funkciis kiel kastela preĝejo. En tiu tempo oni pligrandigis fenestrojn en la rotondo. En 1484 la rotondo kaj la kastelo estis parte detruita per brulego. En 17-a jarcento, kiam finiĝis piasta dinastio, la rotondo estis forgesita. Nur dufoje dum jaro okaziĝis en ĝi sanktaj mesoj. La situacio ŝanĝis dum regado de Karlo de Aŭstrio-Teŝino, kiu trakonstruis iaman piastan kastelon por sia somerdomo. Tiam la rotondon oni alikonstruis laŭ klasikisma stilo[1].

La rotondo revenis al sia romanika formo dum jaroj 1947-1955. Tiam oni forigis brikan, klasikisman, eksteraĵon de muroj, oni malkovris etajn romanikajn fenestrojn kaj (en 1955) rekonstruis emporion. De fino de la 20-a jarcento en la rotondo denove okazadas sanktaj mesoj[1].

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

La rotondo estas konstruita el ŝtono, en romanika stilo. La ekstera parto de muroj estas farita de kubformaj kalkoŝtonoj. Dikeco de muroj ŝanĝas de 1.25 ĝis 1.75 metrojn[1].

La rotondo konsistas el navo konstruita laŭ plano de cirklo al kiu, de oriento, ĉeas duoncirkla absido. En okcidenta parto de navo troviĝas emporio apogita je tri arkadoj. Ŝtuparo gvidanta al la emporio estas kaŝita en dikeco de la muro[3]. La emporio estas rekonstruaĵo devenanta de 20-a jarcento. La navon kovras kupolo[1].

Diametro de la navo estas 9.3 metrojn kaj ties alteco 13 metrojn. Eno estas lumigata pere de malgrandaj fenestretoj, du en la navo kaj du en absido[1]. En absido estas altaro kun truo destinita por relikvo[1].

Kuriozaĵoj[redakti | redakti fonton]

Desegnaĵo de la rotondo troviĝas sur pola monbileto je valoro de 20 zlotoj[4].

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 Janusz Spyra, Via sacra, Kościoły i klasztory w Cieszynie i czeskim Cieszynie, 2008, p. 19-29 (pollingve)
  2. [1] (pollingve)
  3. [2] (pollingve)
  4. [3] (pollingve)