Ödön Legány
Ödön Legány | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 8-an de marto 1876 en Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | la 14-an de aŭgusto 1944 en Hatvan (Hungara reĝlando) |
Okupo | |
Okupo | agronomo |
Ödön Legány [legAnj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Legány Ödön estis hungara agronomo, plibonigisto, altlerneja instruisto. Lia filo estis Zoltán Legány(?).
Ödön Legány[1] naskiĝis la 8-an de marto 1876 en Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Košice en Slovakio), li mortis la 14-an de aŭgusto 1944 en Hatvan (Hungara reĝlando).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ödön Legány akiris agronomian diplomon en Reĝa Ekonomia Akademio (Magyaróvár) en 1898. Post la diplomo li estis agronomo en magnata bieno 2 jarojn, poste li estis asistanto en la akademio. En 1907 li studvojaĝis al Germana Regno, Francio, Belgio kaj Nederlando. Inter 1908 kaj 1918 li estis akademia instruisto, samtempe li gvidis sukerbetan kampon ĉe Hatvan. Depost 1918 li laboris nur en Hatvan ĝismorte, kie li kreis plurajn novajn plantospecojn. En 1938 li ricevis la titolon ekonomia ĉefkonsilisto. En Hatvan li estis ankaŭ aktiva en la loka luterana vivo.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A tök szántóföldi termelése (1919)
- A hatvani nemesített búzafajták minőségvizsgálatának eredményei (1929)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- strato en Hatvan
- memortabulo en Hatvan (2001)
- nova kreskaĵo portas la nomon Vicia Lens Legangiana
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2021-05-07 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2021-05-07 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio