Stefan Sabinin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stefan Sabinin
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1789 (1789-01-01)
en Voroneĵa gubernio
Morto 1-an de januaro 1863 (1863-01-01) (74-jaraĝa)
en Vajmaro
Alma mater Q4125382
Okupo
Okupo kleriko • teologo
vdr

Stefan Karpoviĉ SABININ (ruse: Стефан Карпович Сабинин; naskiĝinta la 31-an de decembro 1789 en la gubernio de Voroneĵo, mortinta la 15-an de majo 1863 en Vajmaro) estis rusortodoksa arkipresbitero en Vajmaro.

Rusa ortodoksa kapelo vajmara

Vivo[redakti | redakti fonton]

Sabinin venis en 1837 de Kopenhago Vajmaron, kie li nomumitis konfesprenanto de granddukino Maria Pavlovna Romanova. Li estis ŝia lasta animzorganto privata. Antaŭe li estis studinta teologion en Sankt-Peterburgo ĉe la tiea predikista akademio. Ekde 1838 li estris la komunumon rusortodoksan en Vajmaro. En sia funkcio arkipresbitera li konsekris en la 24.11.1862 la kirketon malantaŭ la Princa kripto. Duonan jaron pli malfrue li forpasis. Antaŭe la fideluloj havis havintaj siajn diservojn en la Stein-domo.

Sabinin bone konis la malnovajn lingvojn kaj la lingvaron de Skandinavio. Li tiom spertis ke li povis verki gramatikon de la islanda lingvo. Inter fakuloj de skandinavistiko la memoro de li eĉ hodiaŭ faratas. Danke al agadoj siaj li ankaŭ pliriĉigis la rilatojn rusiajn-germaniajn. Li ankaŭ tradukis el la rusa en la germanan, ekz. la novelojn de Aleksandro Puŝkin.[1] Tombo lia troviĝas ĉe la eosta apsido kapela.

Lia filino Martha von Sabinin iĝis pianistino kaj komponistino. Ŝi ankaŭ estis disĉiplino de Clara Schumann.[2][3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]