Martha von Sabinin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Martha von Sabinin (eble de Alma Froriep

Martha von SABININ (Марфа Степановна Сабинина) (naskiĝinta la 30-an de majo 1831 en Kopenhago, mortinta la 26-an de decembro 1892 en Jalto[1][2] estis rusa komponistino kaj pianistino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Maria von Sabinin estis filino de la rusa-ortodoksa arkipresbitero Stefan Sabinin en Vajmaro kaj Aleksandra Timofejevna Sabinina, nask. Veŝĉeserova. Ŝi studis muzikon ĉe Robert kaj Clara Schumann, Peter Cornelius kaj Franz Liszt. Ŝi estis instruistino muzika en Vajmaro inter 1854 kaj 1860. Krome ŝi dungitis kiel kortega muzikpedagogino por la infanoj de caro Aleksandro la 2-a en Sankt-Peterburgo inter 1855 kaj 1881.

Maria von Sabinin laboris en malsanulejo inter 1876 kaj 1878 dum la Rusa-turka milito kiel flegistino. Poste ŝi frokuliĝis ĉe la fratinoj de la mizerikordo.[3] Martha iĝis abatino kaj fondis mem hospitalojn. Krome ŝi kultivis vinon kaj elpremis vinberan sukon tiom bonan, ke ŝiaj vinspecoj estis honoritaj per oraj kaj arĝentaj medaloj en Odeso kaj Jalto.[4] Ekde 1880 ŝi verkis el taglibro sia rememorojn.[5] Finfine ŝi mortis en 1892 sur Krimeo.[6] Sur malnova desegnaĵo videblas ordenoj kiujn ŝi ricevis por servoj siaj el kiuj unu estis tre verŝajne la Rusa ordeno de Sankta Katerino.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Das Fischermädchen, op. 1 (Acht Lieder) no. 6 (teksto: Heinrich Heine)
  • Das ist ein Brausen und Heulen, op. 1 (ok kantoj) no. 7 (teksto: Heinrich Heine)
  • Ich hab' dich geliebt und liebe dich noch, op. 1 (ok kantoj) no. 8 (teksto: Heinrich Heine)
  • An den heiligen Franziskus von Paula; ĥoralo, libreto, muziko de Franz Liszt

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. https://uol.de/f/3/inst/musik/Personen/groenke/Scans_Beitraege/Sabinia_Teilabdruck_Tonkunst.pdf Tie ĉi diratas ke la mortoloko estis ie sur Krimeo.
  2. Alia fontoj parolas pri Odeso. Ekz. https://www.sophie-drinker-institut.de/sabinin-martha Fakte Odeso ne estas sur Krimeo.
  3. [1]
  4. https://uol.de/f/3/inst/musik/Personen/groenke/Scans_Beitraege/Sabinia_Teilabdruck_Tonkunst.pdf Tie ĉi p. 490
  5. https://www.sophie-drinker-institut.de/sabinin-martha Krom artikolo pri ŝi enestis ankaŭ multaj ligiloj.
  6. The Norton/Grove dictionary of women composers