Buddhadeva Bose

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Buddhadeva Bose
Persona informo
বুদ্ধদেব বসু
Naskiĝo 30-an de novembro 1908 (1908-11-30)
en Cumilla District
Morto 18-an de marto 1974 (1974-03-18) (65-jaraĝa)
en Kolkato
Lingvoj bengala vd
Ŝtataneco Barato • Brita Hindio • Dominio de Barato vd
Alma mater Universitato de Dako • Dhaka Collegiate School vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Buddhadeva BOSE (literumita ankaŭ kiel Buddhadeb Bosu; 1908–1974)[1] estis bengala verkisto de la 20-a jarcento. Ofte menciita kiel poeto, li estis fekunde varia verkisto kiu verkis romanojn, novelojn, teatraĵojn kaj eseojn, krom poezion. Li estis influa kritikisto kaj eldonisto. Li estas agnoskita kiel unu el kvin poetoj kiuj enkondukis modernecon en la bengala poezio. Oni diras, ke ekde Rabindranath Tagore, ne estis pli varia talento en la bengala literaturo.[2]

Literatura kariero[redakti | redakti fonton]

Lia unua libro de poezio, nome "Bandir Bandana", estis publikigita kiam li estis nur deksep-jaraĝa, Kvankam li laboris kiel instruisto en diversaj lernejoj kaj universitatoj, li dediĉis sian tutan vivon al la literaturo. Tio estis simbolita per la nomo de sia loĝejo en Kolkato kiu estis Kavita Bhavan (tr. 'La domo de poezio'). Lia unua romano, "SaDa", estis publikigita kiam li estis 18-jaraĝa, nome en 1930. Li verkis pli ol 40 romanojn, sed lia eposa romano "Tithidore", publikigita en 1949, iĝis lia plej admirita romano kaj estas nun konsiderata klasikaĵo. Li publikigis pli ol 160 titoloj dum sia vivodaŭro. Ĝis nun 200 libroj liaj estis publikigitaj.[3] Tamen, multaj pecoj ankoraŭ estas antologiigotaj. Li estis laborema kaj verkado estis lia vivo. Li eklaboris je la 9a matene kaj regule laboris ĝis la 10a nokte. Labori, por li, signifis verkadi.[4]

Buddhadeva Bose verkis poezion esence sub la influo de okcidenta literaturo, kvankam en siaj fruaj verkoj li montris klaran influon de Rabindranath Tagore. Sed laŭ kaj temo kaj stilo, li montris markitan influon de famaj okcidentaj poetoj, speciale Baudelaire. Li estis influita ankaŭ de Ezra Pound, William Butler Yeats, Rilke kaj T. S. Eliot. Li estis perfektema kiel verkisto kaj emfazis la teknikan perfekton en siaj verkoj. Kvankam li verkis ĉefe en libera verso, lia regado de rimo kaj ritmo estis granda. Kiel eldonisto de sia historia gazeto Kavita (Poezio), nome unua gazeto en Hindio dediĉita nur al la moderna bengala poezio, li montris sian kapablon identigi la plej bonkvalitajn talentojn de Bengalio en la 20-a jarcento. Liaj romanoj restas modernaj eĉ laŭ la pritaksoj de la 21-a jarcento. Li establis stilon de apreza literatura kritikaro kiu restas senparalele. Krome, liaj versaj teatraĵoj, verkitaj en la fina fazo de lia vivo, kreis propran poezian stilon.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Ĝis nun ĉirkaŭ 200 libroj liaj estis publikigitaj, inklude 'kolektitaj verkoj' en kelkaj volumoj. Kelkaj el ili estas menciitaj sube.

Poezio
  • Mormorani [1924]
  • Bondir Bondona [1930]
  • Prithibir Pothe [1933]
  • Konkaboti [1937]
  • Notun Pata [1940]
  • Domoyonti [1943]
  • Droupodir Sari [1948]
  • Sreshto Kobita [1953]
  • Sheter Prarthona: Bosonter Uttor [1955]
  • Je Adhar Alor Odhik [1958]
  • Morche Pora Pereker Gan [1966]
  • Bloomington, Indiana [?]
Romanoj
  • Shara [1930]
  • Akormonnya [1931]
  • Mono Deya Neya [1932]
  • Jobonika Poton [1932]
  • Rhododendron Guchho [1932]
  • Sanonda [1933]
  • Amar Bondhu [1933]
  • Jedin Futlo Komal [1933]
  • He Bijoyi Bir [1933]
  • Dhusor Godhuli [1933]
  • Lalmegh [1934]
  • Bashor Ghar [1935]
  • Kalo Haoa [1942]
  • Tithi Dore [1949]
  • Nirjon Swakhor [1951]
  • Moner Moto Meye [1951]
  • Moulinath [1952]
  • Sonpangshu [1959]
  • Shesh Pandulipi [1956]
  • Ratvor Brishti [1967]
  • Golap Keno Kalo [1967]

Novelaroj[redakti | redakti fonton]

Ovinoy, Ovinoy Noy, Rekhachitro, Era Ar Ora, Abong Aro Oneke, Odrisho Satru, Misses Gupta, Premer Bichitra Goti, Ghorete Bhromro Elo, Notun Nesha, Feriwala O Onnano Golpo, Khatar Shhesh Pata, Ekti Sokal O Ekti Shyandhya, Golpo Songkolon, Shreshtho Golpo, Hridoyer Joyogan, Vashao Amar Vela.

Teatraĵoj[redakti | redakti fonton]

Mayamalancha, Taposhi O Torongini, Kalshandhya (el Mahabarato), Punormilon, Kolkatar Electra, Anamni Angana, Pratham Partha.

Esearo[redakti | redakti fonton]

Hothat Alor Jhalkani, Uttor Tirish, Kaler Putul, Sahityacharcha, Rabindranath: Kotha Sahitya, Sanga Nishangata Rabindranath, Prabandha Sonkolon, Mohavarater Kotha.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (5a de Aprilo 2012) The Cambridge Companion to Modern Indian Culture. Cambridge University Press, p. 118–. ISBN 978-0-521-51625-9.
  2. Ashoke Mitra (1977) Calcutta Diary. India.
  3. Romesh Chander (6a de Oktobro 2006) Discovering a genius. The Hindu
  4. KAURAB Online :: Clinton Seely and Bengali Poetry. Kaurab.com. Alirita la 12an de Novembro 2018.