Idir

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Idir
Persona informo
Naskonomo El Hamid Cheriet
Naskiĝo 25-an de oktobro 1945 (1945-10-25)
en Larbaâ Nath Irathen
Morto 2-an de majo 2020 (2020-05-02) (74-jaraĝa)
en 18-a arondismento de Parizo, 18-a arondismento de Parizo
Mortokialo pulma malsano
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Lingvoj kabilafranca
Ŝtataneco AlĝerioFrancio
Okupo
Okupo kantaŭtoro
TTT
Retejo http://www.idir-officiel.fr
vdr

Idir, artista nomo de la kantaŭtoro Hamid Cheriet (Beni Ĝenni, Provinco Tizi Uzu, 25-a de Oktobro 1945 - Parizo, 2-a de Majo 2020),[1]​ estis alĝeria kantisto, konsiderata unu de la plej famaj reprezentantoj de la popolmuziko de Berberoj.

Li studis geologion sed lia kariero estis ŝanĝita al muziko. En 1973 li vizitis hazarde Radio Alger por fari anstataŭaĵon kaj lia kanto en tamaziĥta A vava Inouva estis elsendita kaj ekestis fama.[2]

En 1975 li finis la studojn kaj la militservon en Alĝerio kaj instaliĝis en Parizo por registri sian unuan albumon publikigitan la postan jaron, en 1976 kun la titolo "A vava Inouva" fare de la diskelsendejo Pathé Marconi.[2]

En 2002 li publikigis "Deux Rives" (du bordoj) kun speciala kunlaborado de Jean-Jacques Goldman; en 2007, jaro de prezidenta balotado en Francio kaj debato pri enmigrado kaj identeco li prezentis la diskon "La France des couleurs" (La Francio de la koloroj). Post unu jardeko li prezentis "Ici et ailleurs" (Tie ĉi kaj tie) kun adaptoj de grandaj sukcesoj de la franca kantaro en tamaziĥta, registritaj kun artistoj kiel Charles Aznavour, Bernard Lavilliers aŭ Francis Cabrel, inter aliaj.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • A Vava Inouva (1976)
  • Ay Arrac Nagh (1979)
  • Le Petit village (1986)
  • Les Chasseurs de lumière (1993)
  • Identités (1999)
  • Deux rives un rêve (kun versio en lingvo tamaziĥta de la kanto de Georges Brassens Les trompettes de la renommée (la trumpetoj de la famo) (2002)
  • Entre Scène et Terre (CD+DVD)
  • La France des couleurs (CD+DVD) (2007)
  • Adrar inu (Ma montagne) (2013)
  • Ici et ailleurs (Sony Music, Francio / Izem Pro, Alĝerio) (2017)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tombo
  2. 2,0 2,1 «Le chanteur Idir, l’un des principaux ambassadeurs de la chanson kabyle, est mort». Le Monde.fr (en franca). 3a de majo 2020. Konsultita la 13an de Junio 2021.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]