Otelo Saraiva de Carvalho

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Otelo Saraiva de Carvalho
Persona informo
Naskiĝo 31-an de aŭgusto 1936 (1936-08-31)
en Maputo,  Portugala Mozambiko
Morto 25-an de julio 2021 (2021-07-25) (84-jaraĝa)
en Lisbono
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Portugalio
Okupo
Okupo politikistomilitisto • teroristo • revoluciulo
vdr

Otelo Nuno Romão Saraiva de Carvalho (Lourenço Marques, Mozambiko; 31-an de aŭgusto 1936 - Lisbono, 25-an de julio 2021)[1] estis portugala militisto kaj unu el ĉefaj strategoj de la Revolucio de la Diantoj. Li mem elektis persone "Grândola, vila morena", kanto malpermesita dum la reĝimo de Oliveira Salazar kaj Caetano, kiel pasvorto por la definitiva startigo de la insurekcio de la 25-a de Aprilo.

Pro sia meritoj kiel estro de la militista okupado de Lisbono, li estis nomumita estro de la Komando de Kontinentaj Operacoj (COPCON), speciala armita forto de la portugala armeo kiu klopodis subpremi la kontraŭrevoluciajn klopodojn. La COPCON frustris la planitan puĉon klopoditan en marto 1976 fare de generalo António de Spínola, reformisma militisto kiu kontraŭis la maldekstrajn derivojn de la revolucia procezo. Tiumomente li estis la plej populara kaj maldekstra el la estroj de la revolucio. Li kandidatiĝis al la prezidenteco de Portugalio en la balotado de Junio 1976, atigante 16,46 % de la voĉdonoj, malproksime de la dekstrulo António Ramalho Eanes, kiu atingis 61,59%, sed duoble de tio atingita de la kandidato de la Komunista Partio de Portugalio. Saraiva ripetis en 1980 en platformo de alternativa maldekstro, sed jam atingis nur 1,49 % de voĉdonoj. Dume la COPCON estis malmuntita kaj la komunisma maldekstro ege dividiĝis.

Komence de la 1980-aj jaroj li estis aktivulo de la ekstrem-maldekstra organizo Popolaj Fortoj 25-a de Aprilo, milita branĉo de la maoisma organizo Forto de Popola Unio, pro kio li estis kondamnita en 1984. Pro sia kondiĉo de heroo de la 25-a de Aprilo, popola movado sukcesis mallongigi lian kondamnon.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Muere Saraiva de Carvalho, el estratega de la Revolución de los Claveles EFE, Lisbono 25/07/2021, alirita la 26/07/2021
  2. El revolucionario encarcelado y amnistiado por la democracia que contribuyó a fundar Diego Díaz Alonso, 27a de julio 2021, Nortes, Alirita la 27an de julio 2021.