António de Spínola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
António de Spínola
Persona informo
António de Spínola
Naskiĝo 11-an de aprilo 1910 (1910-04-11)
en Estremoz
Morto 13-an de aŭgusto 1996 (1996-08-13) (86-jaraĝa)
en Lisbono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pulma embolio vd
Tombo Lisbono vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Portugalio vd
Alma mater Portuguese Military Academy • Colégio Militar vd
Partio Democratic Movement for Liberation of Portugal vd
Subskribo António de Spínola
Familio
Patro António Sebastião Spínola vd
Profesio
Okupo politikistooficiroverkisto • revoluciulo vd
Aktiva dum 1920– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

António Sebastião Ribeiro de SPÍNOLA (Estremoz (Santo André), 11a de aprilo 1910 – Lisbono (Ajuda), 13a de aŭgusto 1996) estis portugala militisto kaj politikisto, 14a prezidento de la Portugala Respubliko kaj la unua post la Revolucio de la Diantoj de 25a de Aprilo 1974.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kiel germanofilo, en 1941 iris al la Orienta Fronto flanke de la Wehrmacht, en la komenco de la Sieĝo de Leningrado, kie jam estis portugalaj volontuloj en la Blua Divizio. En oktobro 1944, li revenis al la polico GNR kaj en la sekva jaro li estis sendita al la Insulo Sanmigelo.

Inter 1961 kaj 1963 li partoprenis en koloniisma milito en Angolo. En 1968 li estis nomumita milit-guberniestro Portugala Gvineo, nuna Gvineo-Bisaŭo, kaj denove en 1972; en tiu kunteksto li komandis la militajn klopodojn per ĉiuj rimedoj el sekreta diplomatio (ekzemple kun Léopold Sédar Senghor, prezidanto de Senegalo) ĝis armitaj invadoj al najbaraj landoj (atako al Konakrio, Operaco Verda Maro). Tiam li ankaŭ komprenis, ke tiun militon oni venku nur per politikaj rimedoj. En 1973 li revenis al Portugalio. En januaro 1974, li ricevis altan postenon de la aremo. Lia libro Portugal e o Futuro (Portugalio kaj la estonteco), publikigita en februaro, akcelis la konspiran procezon de la movado de la kapitanoj, ĉar ĝi kritikis la kolonian politikon de la reĝimo.

Revolucio de la Diantoj[redakti | redakti fonton]

En la nokto de la militista puĉo de 25a de aprilo 1974, Spínola estis nomumita prezidanto de la provizora Junto de Nacia Savo, dum la postenon de Prezidanto de la Respubliko oni rezervis por Francisco da Costa Gomes, sed tiu malakceptis kaj António de Spínola okupis ĝin, profitante la fakton, ke estis li kiu ricevis la 25an de aprilo la kapitulacon de la tiama prezidanto de la registaro, nome Marcello Caetano.

António de Spínola enposteniĝis la 15an de majo 1974, en la Nacia Palaco de Queluz. La sekvan tagon, enposteniĝis la Unua Provizora Registaro, prezidita de lia sekvanto Adelino da Palma Carlos, kio malplaĉis al sektoroj de la movado de kapitanoj MFA. Sed en la kunsido de la Ŝtata Konsilantaro de 8a de julio oni malakceptis unuanime la proponoj de la ĉefministro, Palma Carlos, por plifortigi la figuron de la prezidento. La sekvan tagon, la ĉefministro demisiis kaj Spínola perdis unu de siaj plej fortaj aliancanoj, kaj la malkonsento de la MFA pliiĝis. Oni elektis samtage la generalon Vasco Gonçalves kiel ĉefministro de la Dua Provizora Registaro kaj Otelo Saraiva de Carvalho estis nomumita komandanto de la militista stabanaro COPCON. La 27an de julio Spínola anoncis televide la rekonon de la rajto al memregado kaj sendepedeco de la kolonioj.

Pli kaj pli izolita, Spínola alvokis manifestacion siaapoge, por koncentri la povon en siaj manoj. Tamen tiuj demarŝoj malsukcesis, kaj fine de septembro li demisiis.

Sekvo[redakti | redakti fonton]

Post la demisio kaj malkontenta kun la maldekstra sinteno de la militista registaro kaj kun la plena sendependeco por la kolonioj, li komplotis por puĉo (fakte kontraŭpuĉo) de dekstra tendenco por la 11a de Marto 1975, kiu malsukcesis, kaj Spínola fuĝis al Hispanio (poste al Brazilo). En la ekzilo, li fondis kaj estris la terorisman organizon MDLP. En 1976, estante en Svisio, li klopodis por demarŝi en Germanio por akiri financon kaj militmaterialon el ekstremdekstraj partioj, por organizi puĉon en Portugalio, kontraŭ la influo de komunistoj kaj socialistoj en Portugalio, post la revolucio de 25a de Aprilo 1974. Kiam tio publikiĝis, António de Spínola estis elpelita el Svisio kaj ekziliĝis al Brazilo, kiu estis tian militista diktaturo, en aprilo 1976.

Post dekstrigo de la reĝimo el la 25a de Novembro 1975, oni permesis lian revenon al Portugalio, kio okazis en aŭgusto 1976, negocita kun la tiamaj Prezidanto de la Respubliko, nome António Ramalho Eanes, kaj ĉefministro Mário Soares, post la dissolvo de la MDLP en aprilo 1976.

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Por Uma Guiné Melhor (1970);
  • Linha de Acção (1971);
  • No Caminho do Futuro (1972);
  • Por Uma Portugalidade Renovada (1973);
  • Portugal e o Futuro (1974);
  • Ao Serviço de Portugal (1976);
  • País sem Rumo - Contributo para a História de uma Revolução (1978).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Fotobiografias do Século XX, Fotobiografia de António de Spínola, Círculo de Leitores.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo António de Spínola en la portugala Vikipedio.