Komunista Partio de Portugalio
Komunista Partio de Portugalio | ||
---|---|---|
komunista partio | ||
Komenco | 6-a de marto 1921 vd | |
Lando(j) | Portugalio vd | |
Sidejo | Lisbono | |
Ideologio | ||
Ĝenerala(j) Sekretario(j) |
Paulo Raimundo (en) (2022–) Jerónimo de Sousa (en) (2004–2022) Carlos Carvalhas (en) (1992–2004) Álvaro Cunhal (1961–1992) Júlio Fogaça (en) (1942–1961) Bento António Gonçalves (en) (1929–1942) vd | |
Posedatoj | Avante! (en) vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Komunista Partio de Portugalio (KPP), (portugale Partido Comunista Português (PCP), estas unu de la ĉefaj politikaj partioj de Portugalio, fondita en 1921 kiel portugala frakcio de la Tria Internacio, kaj aktuale unu el la proporcie ĉefaj komunistaj partioj de Eŭropo.
La KPP ludis tre gravan rolon en la opozicio al la reĝimo faŝisma de António de Oliveira Salazar, kaj estis akre subpremita dum la 48 jaroj de supervivado eksterleĝe. Estinte unu el la partioj plej influaj post la Revolucio de la Diantoj, ĉefe inter la laborista klaso, malpliigis sian influforton post la falo de la Sovetunio kaj de la nomita Orienta Bloko en 1991. Tamen, ĝi plutenas forton kaj popularecon en ampleksaj sektoroj de la portugala socio, kiel en la ruraj areoj de Alentejo, Ribatejo kaj en industriaj zonoj de Lisbono kaj Setúbal. Krome, ĝi konservas grandan influon super la ĉefa sindikataro de la lando, nome la Confederação Geral dos Trabalhadores Portugueses — Intersindical Nacional (CGTP).
La KPP publikigas la ĉiusemajnan Avante!, fondita en 1931, kaj la dumonatan revuon O Militante.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Prelego de Roger Prieto en Jutubo dum SAT-kongreso pri la Portugala Komunista Partio