Valerius Herberger
Valerius Herberger (1562-1627) | ||
---|---|---|
Germana luterana predikisto, historiisto kaj teologo.
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 21-a de aprilo 1562 en Fraustadt, Pollando | |
Morto | 18-a de majo 1627 en Fraustadt, Pollando | |
Religio | luteranismo vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Universitato de Frankfurto ĉe Odro Universitato de Lepsiko | |
Familio | ||
Patro | Martin Herbrigk (en) vd | |
Gefratoj | Clara Consdorff (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto predikisto verkisto teologo historiisto pastoro vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Valerius Herberger estis germana luterana predikisto, historiisto kaj teologo. Li estis siatempe tre estimata poeto kaj ricevis la pseŭdonimon malgranda Lutero aŭ evangeliisto Abraham a Sancta Clara. Johann Sebastian Bach reprenis unu el liaj poemoj en sia kantato BWV 95.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Herberger estis filo de peltisto Martin Herberger kaj de la kantistino Anna Hoffmann. Li vivis kun sia onklino Barbara post la antaŭtempa morto de sia patro en la 8-a de februaro 1571, tiam kiam Herberger estis naŭjara. Lia baptopatro prenis lin sub sian edukadon kaj enkondukis lin en la latina lernejo de Fraustadt. Inter 1572 kaj 1584 li studis teologion en la Universitato de Frankfurto ĉe Odro kaj Universitato de Lepsiko.
En 1584, li iĝis instruisto en la latina lernejo, en Fraustadt, sia hejmurbo, tie kie cetere li frekventis kiel studanto kelkajn jarojn antaŭe kaj por servi kiel pacjuĝisto. En la 21-a de marto 1590 li estis nomumita diakono en la preĝejo de Sankta Maria kaj edziĝis al Anna Rüdinger, filino de la urba konsilisto el Fraustadt. Okaze de la morto de la loka pastoro, Leonhard Krentzheim, Valerius estis nomumita la unua predikisto de la urbo en la 30-a de decembro 1598.
En 1604, Sigismondo la Vasa, la pola reĝo, ordonis al lia luterana kongregacio cedi ĝian kultodomon al la romkatolikoj. Herberger tiam akiris du privatajn loĝejojn, kiujn li iom post iom transformis en preĝejon. La pesto de 1613 multe pezis sur la familio Herberger, sed lia filo Zacharias, tiel teologo kiel lia majstro, donis al li grandan subtenon. En 1623, Valerius suferis la unuancerbovaskulan akcidenton, la dua okazis en februaro 1627, kiu estos mortiga post kelkaj monatoj. Lia filo Zacharias sukcedis lin sed lia filo postvivis lin nur kvar jarojn. La nepo de Valerius, Valerius Herberger Jr, mortis en 1641, dum li studis en Königsberg.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Ehrenpreiß trewhertziger Seelsorger, welche ihren ..., 1616
- Gaudium Herbergerianum, 1628
- Herzpostille für alle Sonntags-Evangelia und ... gewöhnliche ..., 1721
- Valerii Herbergers Predigers bey der Evangelischen Kirchen ..., 1739
- Herzpostille für alle Sonntags-Evangelia und ... gewöhnliche Feyrtags-Texte ...
- Tri predikaj libroj: Evangelische Herzpostille, Epistolische Herzpostille et Geistreiche Stoppelpostille
- Magnalia dei, de Jesu scripturae nucleo & medulla - Volume 7, 1609
- Außerlesene absonderliche Schrifften, 1667
- Klaghaus Valerii Herbergeri, Oder Der Siebende Theil der ..., 1621
- Magnalia Dei, de Jesu Scripturae nucleo et medulla, edifaj pripensoj pri la libroj de Moseo, Joŝuo, Juĝistoj, Ruth de la Malnova Testamento, 1728
- Passionszeiger
- Trauerbinden d. h. Leichenpredigten in 7 Theilen (Funebraj bandaĝoj, Funebraj predikoj en 7 partoj)
- Erklärung des Buches Sirach in 95 Predigten (Klarigo pri la libro de Sirako en 95 predikoj)
- Psalterparadies, Erklärung der Psalmen 1–23, fortgesetzt von seinem Sohn Zacharias Herberger
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Lutheran Orthodoxy
- Valerius Herberger, 1860
- Hymnary.org
- Hymntime
- Deutsche Biographie
- Bach's Chorals
- Resonant Witness: Conversations Between Music and Theology
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Melchior Teschner (1584-1635)
- Johann Friedrich Gleditsch (1653-1716)
- Veit Ludwig von Seckendorff (1626-1692)
- Sigismondo la Vasa (1566-1632)
- Johann Franz Buddeus (1667-1729)