Valerius Herberger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valerius Herberger
(1562-1627)
Germana luterana predikisto, historiisto kaj teologo.
Germana luterana predikisto, historiisto kaj teologo.
Persona informo
Naskiĝo 21-a de aprilo 1562
en Fraustadt, Pollando
Morto 18-a de majo 1627
en Fraustadt, Pollando
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Frankfurto ĉe Odro
Universitato de Lepsiko
Familio
Patro Martin Herbrigk vd
Gefratoj Clara Consdorff vd
Profesio
Okupo poeto • historiisto • teologo • predikistoverkistopastoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Valerius Herberger estis germana luterana predikisto, historiisto kaj teologo. Li estis siatempe tre estimata poeto kaj ricevis la pseŭdonimon malgranda Luteroevangeliisto Abraham a Sancta Clara. Johann Sebastian Bach reprenis unu el liaj poemoj en sia kantato BWV 95.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Herberger estis filo de peltisto Martin Herberger kaj de la kantistino Anna Hoffmann. Li vivis kun sia onklino Barbara post la antaŭtempa morto de sia patro en la 8-a de februaro 1571, tiam kiam Herberger estis naŭjara. Lia baptopatro prenis lin sub sian edukadon kaj enkondukis lin en la latina lernejo de Fraustadt. Inter 1572 kaj 1584 li studis teologion en la Universitato de Frankfurto ĉe Odro kaj Universitato de Lepsiko.

En 1584, li iĝis instruisto en la latina lernejo, en Fraustadt, sia hejmurbo, tie kie cetere li frekventis kiel studanto kelkajn jarojn antaŭe kaj por servi kiel pacjuĝisto. En la 21-a de marto 1590 li estis nomumita diakono en la preĝejo de Sankta Maria kaj edziĝis al Anna Rüdinger, filino de la urba konsilisto el Fraustadt. Okaze de la morto de la loka pastoro, Leonhard Krentzheim, Valerius estis nomumita la unua predikisto de la urbo en la 30-a de decembro 1598.

En 1604, Sigismondo la Vasa, la pola reĝo, ordonis al lia luterana kongregacio cedi ĝian kultodomon al la romkatolikoj. Herberger tiam akiris du privatajn loĝejojn, kiujn li iom post iom transformis en preĝejon. La pesto de 1613 multe pezis sur la familio Herberger, sed lia filo Zacharias, tiel teologo kiel lia majstro, donis al li grandan subtenon. En 1623, Valerius suferis la unuancerbovaskulan akcidenton, la dua okazis en februaro 1627, kiu estos mortiga post kelkaj monatoj. Lia filo Zacharias sukcedis lin sed lia filo postvivis lin nur kvar jarojn. La nepo de Valerius, Valerius Herberger Jr, mortis en 1641, dum li studis en Königsberg.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj