Ĝafar al-Barmaki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝafar al-Barmaki
Persona informo
جعفر
Naskiĝo 767
en Bagdado
Morto 803
en Bagdado
Mortis per senkapigo vd
Ŝtataneco Abasida Kaliflando vd
Familio
Dinastio Barmakidoj vd
Patro Jahja ibn Ĥalid vd
Infanoj Oraib vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ĝa'far ibn Jahja, Ĝa'far ibn Jahja Barmaki, Ĝafar al-Barmaki (perse جعفر بن یحیی برمکی‎, arabe جعفر بن يحيى‎, Ĝa`far bin Jaḥjā) (767–803) nomita ankaŭ Aba-Fadl, estis persa veziro de la Abasida kalifo Harun ar-Raŝid, sukcedante sian patron (Jahja ibn Ĥalid) en tiu posteno. Li estis membro de la influa familio de Barmakidoj, iam budhismaj estroj de monaĥejo Nava Vihara. Kun la cetero de la Barmakidoj, li estis ekzekutita en 803 pro ordonoj de Harun ar-Raŝid.

Li havis reputacion kiel patrono de la sciencoj, kaj faris multon por enkonduki la enhavon de la hindia scienco en Bagdadon.[1] Oni konsideras lin kiel tiu kiu konvinkis la kalifon por malfermi paperfabrikon en Bagdado, kiam la sekreto de paperfabrikado estis akirita el ĉinaj prizonuloj de la Dinastio Tang en la Batalo de Talas (en nuntempa Kirgizio) en 751.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. van Bladel, Kevin (2011). "The Bactrian Background of the Barmakids". En A. Akasoy, C. Burnett kaj R. Yoeli-Tlalim (eld.). Islam and Tibet: Interactions along the Musk Routes. London: Ashgate. pp. 43–88.