Okcidenta lestadianismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
unuenaskita lestadiana preĝejo en Lahtio

Okcidenta lestadianismo (unuenaskita lestadianismo) estas la dua plej granda branĉo de lestadianismo. Ĝi instruas, ke la unua lestadiana grupo en sveda Laponio havas specialan pozicion. Okcidentaj lestadianoj en multaj landoj petas konsilojn de la grupo en sveda Laponio. Okcidenta lestadianismo akcentas asketismon pli ol aliaj branĉoj de lestadianismo. Okcidenta lestadianismo malapogas muzikon pli ol konservativa lestadianismo. Ĝi almenaŭ antaŭe instruis, ke la muziko devas esti nur kantata, ne ludata. Okcidenta lestadianismo malapogas mirindecon en vesto pli ol aliaj branĉoj de lestadianismo. Ĝi ekzemple ne akceptas kravatojn. Okcidenta lestadianismo difinas Laestadius-on aŭtoritato pli ol konservativa lestadianismo kaj orienta lestadianismo. En okcidentlestadianisma diservo normale estas legata laŭte unu el predikoj de Laestadius. En Finnlando apogo de okcidenta lestadianismo estas akcentata en urboj de Suda Finnlando. La centra loko estas Lahtio.