Martin Chemnitz la Juna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Martin Chemnitz la Juna
(1596-1645)
Alegorio pri la justico de Bernard d'Agesci (1757-1828)
Alegorio pri la justico de Bernard d'Agesci (1757-1828)
Persona informo
Naskiĝo 13-a de majo 1596
en Rostock, Germanio
Morto 24-a de oktobro 1645
en Jägerndorf, Silezio, Germanio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco GermanioSvedio vd
Alma mater Universitato de Tübingen
Universitato de Rostock
Familio
Patro Martin Chemnitz la Maljuna vd
Gefratoj Bogislaw Philipp von Chemnitz vd
Profesio
Okupo juristodiplomatomilitisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Martin Chemnitz la Juna (1596-1645) estis saksia juristo kaj diplomato, filo de la juristo Martin Chemnitz la Maljuna (1561-1627) kaj Margarethe Camerarius (1554-1626).

Li studis en la Universitato de Rostock ekde 1615 kaj iris al la Universitato de Tübingen en 1618. En 1623 li doktoriĝis pri ambaŭ juroj en Rostock. En 1627 li fariĝis asesoro en la tribunalo de la Schleswig-Holstein-Gottorf kortumo.

Gustav Adolf sendis lin al la protestanta kongreso en Regensburgo serve de la sveda kortumo. En 1630 li estis nomumita Privata Konsilisto kaj Ĝenerala Militkomisaro por la frankonaj kaj ŝvabaj distriktoj. Ekde 1631 ĝis 1632 li loĝis en Nurenbergo kiel diplomato por la frankona imperio kaj ekde novembro 1633 ĝis julio 1634 en Regensburgo. Poste li eniris la francajn servojn. En 1636 li estis kaptita de la imperia armeo en Vestfalio kaj venigita al Vieno. Li restis arestita subgarde ĝis 1641.

Inter 1643 ĝis 1645 li estis membro de la armeo de Lennart Torstensson (1603-1651). En 1645 li mortis pro la pesto en Jägerndorf de Silezio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]