Interstellar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Interstellar
filmo
Originala titolo Interstellar
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 26 okt. 2014, 7 nov. 2014, 6 nov. 2014, 5 nov. 2014
Ĝenro sciencfikcia filmo, aventura filmo, malutopia filmo, filma dramo, time-travel film, suspensa filmo
Kameraado Hoyte van Hoytema
Reĝisoro(j) Christopher Nolan
Produktisto(j) Christopher Nolan • Emma Thomas • Lynda Obst
Scenaro Christopher Nolan • Jonathan Nolan
Filmita en Islando • Los-Anĝeleso • Alberto • Cheyenne-monto
Loko de rakonto Koloradio • Endurance • Miller's Planet • Mann's Planet • Edmund's Planet • Gargantua • Cooper Station
Muziko de Hans Zimmer
Rolantoj Matthew McConaughey • Anne Hathaway • Jessica Chastain • Michael Caine • Bill Irwin • Ellen Burstyn • Wes Bentley • Matt Damon • David Gyasi • Josh Stewart • Mackenzie Foy • Casey Affleck • John Lithgow • Leah Cairns • Topher Grace • David Oyelowo • William Devane • Elyes Gabel • Collette Wolfe • Timothée Chalamet • Francis X. McCarthy • Jeff Hephner • Brooke Smith
Produktinta firmao Syncopy Inc. 
Paramount Pictures 
Warner Bros. 
Legendary Pictures
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Vida Efektaro • Saturn Award for Best Science Fiction Film
IMDb
vdr

Interstellar (esperante Interstela) estas brit-usona sciencfikcia filmo, reĝisorita de Christopher Nolan en kiu ĉefrolas Matthew McConaughey, Anne Hathaway, Jessica Chastain, Michael Caine kaj Matt Damon. Lokita en distopia estonteco, kie la homaro luktas por supervivi, ĝi rakontas la historion de grupo de kosmonaŭtoj, kiuj vojaĝas tra vermotruo proksime al Saturno kun la celo trovi novan hejmon por la homaro.[1]

Fratoj Christopher kaj Jonathan Nolan verkis la scenaron, kiu fontis el malneto, kiun Jonathan disvolvis en 2007. Teoria fizikisto Kip Thorne, kies laboro inspiris la filmon, servis kiel plenuma produktanto kaj servis kiel scienca konsultisto. Warner Bros, Paramount Pictures kaj Legendary Pictures kunfinancis la filmon.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En 2067, polvaj ŝtormoj minacas la homan postvivadon. Joseph Cooper, vidva inĝeniero kaj eksa NASA-piloto fariĝis kamparano, kiu loĝas kun sia bopatro, Donald, sia 15-jaraĝa filo, Tom Cooper kaj sia 10-jaraĝa filino, Murphy "Murph" Cooper. Post polva ŝtormo strangaj polvaj ŝablonoj neklarigeble aperas sur la dormoĉambra planko de Murphy; ŝi atribuas la anomalion al fantomo. Cooper fine deduktas, ke la ŝablonoj estis kaŭzitaj de gravitaj variadoj kaj ke ili reprezentas geografiajn koordinatojn en duuma nombrosistemo. Cooper sekvas la koordinatojn al sekreta NASA-konstruaĵo gvidita de profesoro John Brand, la eksa kontrolisto de Cooper, kiu diras, ke gravitaj anomalioj okazis aliloke. Kvardek ok jarojn antaŭe, nekonataj estaĵoj poziciigis vermotruon proksime al Saturno, malfermante padon al malproksima galaksio kun dek du probable loĝeblaj mondoj situantaj proksime de nigra truo nomita Gargantua. Dek du volontuloj vojaĝis tra la vermotruo por individue esplori la planedojn. Kosmonaŭtoj Miller, Edmunds kaj Mann raportis pozitivajn rezultojn. Surbaze de iliaj datumoj, profesoro Brand elpensis du planojn por certigi la postvivon de la homaro. Plano A implikas disvolvi gravitan propulsan teorion por peli setlejojn en la spacon, dum Plano B implikas lanĉi la kosmoŝipon Endurance portanta 5000 frostajn homajn embriojn por loĝigi planedon.

Cooper estas rekrutita por piloti la Endurance. La ŝipanaro inkluzivas la sciencistojn D-ron Amelia Brand (filino de profesoro Brand), D-ron Romilly, D-ron Doyle kaj robotojn TARS kaj CASE. Antaŭ foriro, Cooper donas al konsternita Murphy sian brakhorloĝon por kompari ilian relativan tempon kiam li revenos. Post trairado de la vermotruo, Romilly studas la nigran truon dum Cooper, Doyle kaj Brand surplanediĝas por esplori la planedon de Miller, oceana mondo kovrita de akvo. Post trovado de partoj de la ŝipo de Miller, Brand malobeas la ordonon de Cooper tuj reenŝipiĝi pro ŝia insisto kontroli la postrestaĵoj, kaŭzante la morton de Doyle per giganta ondo (kaŭzita de la gravita tiro de la nigra truo). La motoroj de la stelŝipo estas inunditaj, prokrastante la foriron. Pro la proksimeco de la nigra truo, la tempo estas tre dilatita: kiel rezulto, 23 jaroj pasis por Romilly ĉe Endurance kiam Cooper kaj Brand revenas.

La planedo de Edmunds havas iomete pli bonan telemetrion, dum Mann dissendas pozitivajn datumojn. Cooper decidas uzi ilian restantan fuelon por atingi la planedon de Mann, kie ili revivigas lin de kriostazo. Dume, Murphy, nun sciencisto laboranta por la NASA, elsendas mesaĝon anoncante, ke profesoro Brand mortis. Ŝi eksciis, ke Plano A, kiu postulis neatingeblajn datumojn haveblajn nur ene de nigra truo, neniam estis plenumebla. Plano B ĉiam estis la sola ebleco de profesoro Brand. Murphy akuzas Brand kaj Cooper scii, ke tiuj forlasitaj sur la Tero estis kondamnitaj. Cooper poste deklaras, ke li revenos al la Tero dum Brand kaj Romilly restos sur la planedo de Mann por permanenta loĝado ĉar la planedo verŝajne estas loĝebla. Cooper iras kun Mann por esplori kaj inspekti la planedon. Mann rivelas al Cooper ke la frosta planedo estas neloĝebla ĉar li sendis falsajn datumojn por esti savita. Mann provas mortigi Cooper tiel ke li povas preni la ŝipon por "kompletigi la mision" tiam iras al Endurance. Dume, Romilly estas mortigita kaj forlasita de Mann. Brand kaj Cooper kuras al la Endurance en alia kosmoŝipo. Mann mortas dum malsukcesa nerobota unuiĝo al Endurance kio grave difektas ĝin. Post malfacila manovro, Cooper reakiras kontrolon de la damaĝita sed funkcianta kosmoŝipo.

Kun nesufiĉa brulaĵo por atingi la planedon de Edmunds, ili uzas manovron tiel proksime al Gargantua, ke tempoetendiĝo aldonas pliajn 51 jarojn. En la procezo, Cooper kaj TARS forĵetas sin por forlasi pezon kaj propulsi Endurance uzante la trian leĝon de Neŭtono por certigi ke Endurance atingu la planedon de Edmunds. Glitante tra la horizonto de Gargantua, ili trovas sin ene de hiperkubo, konstruita de estontaj homoj ene de la nigra truo. Tra malsamaj periodoj, Cooper povas vidi tra la librobretaroj de la malnova ĉambro de Murphy sur la Tero kaj malforte interagi kun ĝia gravito. Cooper ekkomprenas ke li estis la "fantomo" de Murphy.

Pro bedaŭro esti tie kaj ne kun siaj infanoj kaj motivita de amo, kiu "transcendas la dimensiojn de spaco kaj tempo", Cooper manipulas la brakhorloĝon, kiun li donis al Murphy, uzante morsan kodon por transdoni la kvantumajn datumojn, kiujn TARS kolektis de ene de la eventa horizonto. Reen sur la Teron kaj pli malantaŭen en tempo, Murphy finfine ekkomprenas, ke ĝi estis ŝia patro de la estonteco provanta komunikiĝi kun ŝi kaj helpita per la devia tiktako de la dua mano en ŝia brakhorloĝo, deĉifras la morsan kodon. Cooper kaj TARS estas elĵetitaj de la hiperkubo. Cooper estas kolektita kaj vekiĝas sur gigantan koŝmoŝipon ĉirkaŭ Saturno, kie li reunuiĝas kun maljuna Murphy. Uzante la kvantumajn datumojn senditajn de Cooper, la pli juna Murphy solvis la gravitan propulsan teorion por Plano A, ebligante la amasan eliradon kaj postvivadon de la homaro. Proksime al morto kaj kun sia propra familio, Murphy instigas Cooper por reveni ĉe Amelia Brand, rakontante al li, ke "neniu gepatro devus vidi sian propran infanon morti". Cooper kaj TARS prenas kosmoŝipon por reunuiĝi kun Amelia kaj CASE sur la loĝebla planedo de Edmunds.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Rolularo[redakti | redakti fonton]

  • Matthew McConaughey kiel Joseph Cooper
  • Anne Hathaway kiel Amelia Brand
  • Jessica Chastain kiel la plenkreska Murphy Murph Cooper
  • Mackenzie Foy kiel la juna Murph
  • Ellen Burstyn kiel la maljuna Murph
  • Casey Affleck kiel la plenkreska Tom Cooper
  • Timothée Chalamet kiel la juna Tom
  • Francis X. McCarthy kiel Boots
  • Michael Caine kiel profesoro John Brand
  • Wes Bentley kiel Doyle
  • David Gyasi kiel Romilly
  • Topher Grace kiel Getty
  • John Lithgow kiel Donald
  • Bill Irwin kiel TARS (voĉo)
  • Josh Stewart kiel CASE (voĉo)
  • Matt Damon kiel el Dr. Hugh Mann
  • William Dickinson kiel Coop
  • Leah Cairns kiel Lois

Biletvendado[redakti | redakti fonton]

Interstela enspezis 188 milionojn da usonaj dolaroj en Usono kaj Kanado, kaj 489,4 milionojn da dolaroj en aliaj landoj, por tutmonda sumo de 677,4 milionoj da dolaroj kontraŭ produktorada buĝeto de 165 milionoj da dolaroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Film: Interstellar (angle). lumiere. Alirita 2021-05-03.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]