Real Steel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Real Steel
filmo
Originala titolo Real Steel
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 6 sep. 2011, 3 nov. 2011, 7 okt. 2011
Ĝenro sciencfikcia filmo, agfilmo, filma dramo, Meĥao, boxing film
Kameraado Mauro Fiore
Reĝisoro(j) Shawn Levy
Produktisto(j) Shawn Levy • Don Murphy • Robert Zemeckis • Susan Montford
Scenaro Dan Gilroy • Leslie Bohem • John Gatins • Richard Matheson
Loko de rakonto Nov-JorkoTeksasoDetrojto
Muziko de Danny Elfman
Rolantoj Hugh Jackman • Dakota Goyo • Evangeline Lilly • Anthony Mackie • Kevin Durand • Hope Davis • James Rebhorn • Karl Yune • David Alan Basche • Phil LaMarr • Olga Fonda
Produktinta firmao ImageMovers 
DreamWorks 
Reliance Entertainment 
Touchstone Pictures 
21 Laps Entertainment
IMDb
vdr

Real Steel (Reala Ŝtalo) estas usona sciencfikcia sporta drama filmo el 2011 en kiu ĉefrolas Hugh Jackman kaj Dakota Goyo, kunproduktita kaj reĝisorita de Shawn Levy por DreamWorks Pictures. La filmo baziĝas sur la novelo "Steel (Ŝtalo)", verkita de Richard Matheson, kiu estis origine publikigita majo 1956 de The Magazine of Fantasy & Science Fiction kaj poste adaptita al epizodo de Twilight Zone episode en 1963. Real Steel disvolviĝis dum pluraj jaroj antaŭ ol la produktado komenciĝis la 24an de junio 2010. Filmado okazis ĉefe en Miĉigano.[1]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En 2020, homaj boksistoj estas anstataŭigitaj per robotoj. Charlie Kenton eksboksisto, posedas Ambush sed perdas ĝin en batalo kontraŭ taŭro apartenanta al la karnavala posedanto Ricky. Post perdo de la veto Charlie forkuras antaŭ ol Ricky povas havi la monon.

Post la batalo Charlie scias ke sia eksamatino mortis kaj li nun devas partopreni demandosesion por decidi pri la estonteco de ilia filo Max, robotŝatanto kun kiu Charlie havas praktike neniun kontakton ekde lia naskiĝo. La patrinflanka onklino de Max, Debra kaj ŝia riĉa edzo Marvin, volas plenajn gepatrajn rajtojn, kiun Charlie marĉandas kontraŭ 100 000 dolarojn, la duono anticipe kaj Marvin negocas ke Charlie retenu Max dum tri monatoj dum kiuj Marvin kaj Debra iros ferii. Ekloĝante en boksejo posedata de Bailey Tallet, la filino de la iama boksista trejnisto de Charlie, Charlie akiras la iam faman roboton Noisy Boy, sed ĝi estas detruita en subtera matĉo kontraŭ la roboto Midas. Dum Charlie kaj Max kolektas robotajn partojn ĉe ferrubejo por kontrui novan roboton, Max malkovras la roboton Atom, malmoderna sed sendifektan batalantan roboton dizajnita por elteni severajn atakojn kaj trejniĝon.

Laŭ peto de Max, Charlie organizas batalon de Atom kontraŭ Metro, kiun Atom venkas. Max programas la voĉreagajn kontrolojn de Noisy Boy en Atom kaj konvinkas Charlie helpi lin kun la batalmova memoro de Atom. Ĉi tio rezultas en serio de venkoj kaj fine en la batalo de Charlie ĉe Monda Robota Bokskonkuro, en kiu Atomon luktos kontraŭ la nacian ĉampionon Twin Cities. La batalo komenciĝas kaj Twin Cities facile atakas. Charlie rimarkas problemon ĉiam, kiam Twin Cities ekpugnbatas kaj uzante tion, Charlie sukcesas ke Atom venku per knokaŭto. Emociita de ilia sukceso Max defias nevenkitan tutmondan ĉampionon Zeŭson kun la spektantaro rekte ĉe sia flanko.

Dum diskuto Charlie provas konvinki Max ke vivi sen li estas pli bone, Max diras ke li ĉiam volis ke Charlie batalu por li kiel patro. Post kiam Max foriras Charlie revenas al la boksejo de Tallet. Parolante kun Bailey pri la okazaĵoj, la du kisas unu la alian, rivelante ties ambaŭa allogo. Persvadita de Bailey, Charlie aranĝas defion kontraŭ Zeŭso, kiun Max volis kaj konvinkas Debra permesi al Max partopreni la batalon.

Zeŭso regas frue, faligante Atomon per sia unua pugnbato; Atom daŭre leviĝas malgraŭ la batojn de Zeŭso. Atom postvivas la unuan raŭndon, kio mirigas la spektantaron. Ricky, kiu vetis 100 000 dolarojn kontraŭ Finn, amiko de Charlie, ke Atom ne daŭros la unuan raŭndon, provas skapi sed estas blokita kaj devigita pagi. Dume en la boksejo Atom ricevas kaj donas multoblajn batojn sed plurfoje estis terenbatita. Malfrue en la kvara raŭndo, la voĉreagaj kontroloj de Atom estas difektitaj, devigante Charlie gvidi Atom pere de siaj movoj tiel ke ĝi imitu liajn boksajn kapablojn. Kun la programistoj de Zeŭso nekapablaj egali tiujn movojn, la kreinto de Zeŭso Tak Mashido persone kontrolas Zeŭson. Zeŭso ricevas fortan baton tiel forta ke ĝi unuafoje falas surtere kaj apenaŭ evitas perdi per knokaŭto, sed gajnas la matĉon per decido de la arbitraciistoj. Zeŭso restas nevenkita, sed kun la grupo de Mashido lasita humiligita per la preskaŭperdo, Atom estas triumfe nomita la ĉampiono de la popolo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Rolularo[redakti | redakti fonton]

  • Hugh Jackman kiel Charles "Charlie" Kenton
  • Dakota Goyo kiel Max Kenton
  • Evangeline Lilly kiel Bailey Tallet
  • Anthony Mackie kiel Finn
  • Olga Fonda kiel Farra Lemkova
  • Karl Yune kiel Tak Mashido
  • Kevin Durand kiel Ricky
  • Hope Davis kiel Debra
  • James Rebhorn kiel Marvin
  • John Gatins kiel Kingpin

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Real Steel (2011) (angle). Alirita 2021-05-03.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]