Fredrik Bajer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fredrik Bajer
Nobel-premiito
Persona informo
Fredrik Bajer
Naskonomo Fredrik Beÿer
Naskiĝo 21-an de aprilo 1837 (1837-04-21)
en Vester Egede
Morto 22-an de januaro 1922 (1922-01-22) (84-jaraĝa)
en Kopenhago
Tombo Bispebjerg Cemetery vd
Lingvoj dana vd
Ŝtataneco Reĝlando Danio vd
Alma mater Sorø Academy vd
Partio Q3426725 vd
Familio
Edz(in)o Matilde Bajer vd
Profesio
Okupo verkistopolitikistoinstruisto • pacaktivisto • aktivisto pri virinaj rajtoj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Fredrik Bajer (La 21-a de‏ aprilo 1837 - la 22-an de januaro 1922) estis dana ŝtatisto kaj gajninto de la Nobel-premio pri paco en 1908, kune kun la sveda Klas Pontus Arnoldson.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Bajer naskiĝis en la urbo Næstved. Lia patro estis kleriko. Bajer aliĝis al la dana armeo kaj partoprenis kiel oficiro en la milito de 1864 kontraŭ Prusio kaj Aŭstrio. Post sia liberigo de la armeo li translokiĝis kun sia familio al Kopenhago kaj vivtenis sin per laboro kiel instruisto kaj tradukisto.

En 1872, Bajer estis elektita membro de la dana parlamento (Folketing), kie li laboris pri diversaj temoj kiel virinaj rajtoj kaj libera komerco. Li ĉefe koncentriĝis pri eksterlandaj rilatoj kaj predikis al la uzo de internacia arbitracio por solvi disputojn inter landoj. Bajer subtenis kelkajn pacajn organizojn en Danio kaj tra Eŭropo, elstaraj inter ili estis la Dana Pac-Asocio (dane: Dansk Fredsforening), kiun li fondis en 1882, kaj la Internacia Oficejo de la Paco en Svislando (france: Bureau international de la paix), kie li servis kiel honora prezidanto ekde 1907.

En 1908 Bajer gajnis la Nobel-pacpremion, kune kun Klaus Pontus Arnoldson. En la jaroj post la premio kaj je la eksplodo de la unua mondmilito en 1914, Bajer esprimis seniluziiĝon pri la pacaj organizoj kaj la maniero kiel ili kondukis sin, kaj tre reduktis lian agadon sur la kampo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]