The Space Between Us

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Space Between Us
filmo
Originala titolo The Space Between Us
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 9 feb. 2017, 29 sep. 2017
Ĝenro sciencfikcia filmo, amafera filmo
Kameraado Barry Peterson
Reĝisoro(j) Peter Chelsom
Produktisto(j) Richard B. Lewis
Scenaro Allan Loeb • Peter Chelsom
Filmita en Nov-Meksiko
Loko de rakonto KalifornioMarsoLasvegasoOklahomo
Muziko de Andrew Lockington
Rolantoj Gary Oldman • Asa Butterfield • Carla Gugino • Britt Robertson • Gil Birmingham • Logan Paul • Bradley Darryl Wong • Janet Montgomery • Colin Egglesfield • Peter Chelsom • Joey Graceffa
Produktinta firmao STX Entertainment
IMDb
vdr

The Space Between Us (esperante La spaco inter ni) estas usona romantika sciencfikcia filmo de 2017 reĝisorita de Peter Chelsom kaj verkita de Allan Loeb, el rakonto de Stewart Schill, Richard Barton Lewis kaj Loeb. En la filmo ĉefrolas Gary Oldman, Asa Butterfield, Britt Robertson kaj Carla Gugino, ĝi temas pri juna knabo naskita sur Marso, kiu vojaĝas al la Tero. La filmo estis publikigita la 3-an de februaro 2017 de STX films. Ĝi ricevis negativajn recenzojn de kritikistoj kaj estis biletvendeja bombo, atingante 14.8 milionojn da dolaroj kontraŭ sia 30 miliona buĝeto.[1]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En proksima estonteco, Nathaniel Shepard (Gary Oldman) ĝenerala direktoro de Genezo, lanĉas la unuan mision por koloniigi Marson. Dum la vojaĝo la ĉefa kosmonaŭto Sarah Elliot (Janet Montgomery) malkovras ke ŝi estas graveda. Baldaŭ post alteriĝo ŝi mortas dum naskproceso sed naskas la unuan homon sur Marso. La patro de la infano ne estas konata.

En dilemo Nathaniel decidas reteni la knabon sur Marso kiel sekreto, por eviti terurajn probleojn por sia kompanio.

16 jarojn poste la knabo, Gardner Elliot (Asa Butterfield), kreskis kiel scivolema kaj inteligenta knabo kun netradicia edukado, kiu nur renkontis 14 homojn. Iu tage por ekscii pli pri sia patrino, li hakas la roboton Centaŭro, kiun li helpis konstrui, por aliri al la stokejo de la konstruaĵo. Tie li trovas la objektojn de sia patrino. Inter ili li trovas geedziĝan ringon kaj poŝmemorilon, en kiu estas filmeto pri ŝi kun viro (Colin Egglesfield) ĉe plaĝa domo. Konvinkita, ke la viro estas lia patro li decidas trovi lin.

Gardner eniras interretan retbabilejon kaj komencas interretan rilaton kun Tulsa (Britt Robertson), inteligenta knabino el Koloradio, kiu konstante translokiĝas de unu varthejmo al alia. Sub la mensogo esti enfermita en hejmo pro imperfekta osteogenezo, li diskutas siajn estontajn planojn kun ŝi. Gardner promesas viziti ŝin iutage.

La patrinfiguro de Gardner ĉe Marso kosmonaŭto Kendra Wyndham (Carla Gugino), faras videovokon al Nathaniel kaj Genezo-direktoro Tom Chen (B. D. Wong), informante ilin pri la eksterordinara inteligenteco de Gardner kaj petante ilin por permesi al li reveni al la Tero. Nathaniel rifuzas, ĉar Gardner devus sperti altriskan kirurgion por pliigi sian ostan densecon, kaj poste trejniĝi por adaptiĝi al la atmosfera premo de la Tero. Gardner spertas la operacion ĉiuokaze kaj post trejnado, li, Kendra, kaj aliaj kosmonaŭtoj suriras kosmoŝipon por iri al la Tero.

Kiam la kosmoŝipo alteriĝas, Nathaniel malkovras ke Gardner estas tie. Li kolere disputas kun Tom, kiu silentis pri tio. Malgraŭ lia kolero, Nathaniel vizitas Gardner, izolita de NASA, dum li suferas medicinajn testojn por scii ĉu li povas vivi sur la Tero.

Post vizito de Kendra, Gardner malkovras ke li estas netaŭga vivi sur la Tero. Kortuŝita, li elektas aŭdace forkuri kaj vojaĝi por renkonti Tulsa.

Vidante lin, Tulsa vangofrapas lin ĉar ŝi estas ĉagrenita kun li pro 7 monata ignorado. Tamen ŝi pardonas lin kaj Gardner konvinkas ŝin trovi sian patron. Ili haltas apud ŝia domo por provizoj antaŭ la vojaĝo, sed Nathaniel kaj Kendra trovas ilin. Ĉar ili provas konvinki Gardner reveni, li akuzas Kendra je ne deziro havi infanojn kaj eskapas kun Tulsa sur malnova aviadilo kiun ŝia adoptpatro riparis.

La aviadilo elĉerpigas brulaĵon dum la flugo. Tulsa sukcesas alteriĝi en malnova forlasita garbejo, ekbruligante ĝin. Ili alvenas en restoracion kie ili malkovras la lokon de la ŝamano, kiu geedzigis la gepatrojn de Gardner, ŝamano Neka (Gil Birmingham).

Kredante ke Gardner mortis, Nathaniel kaj Kendra akuzas unu la alian. Post ekscii ke ekzistas neniu persono inter la karbigitaj restaĵoj, ili ricevas maltrankviligan novaĵon - la korpo de Gardner havas danĝerajn nivelojn de troponino, pro la pligranda koro, kiu ne povas elteni la atmosferan premon de la Tero, do Gardner devas esti resendita al Marso por pluvivi.

La serĉo rekomenciĝas kun renovigita fervoro kaj ili malkovras videon de Gardner kaj Tulsa en superbazaro, kie ili aĉetis vestaĵojn kaj provizojn por la vojaĝo.

Dum la vojaĝo, Gardner diras al Tulsa la veron - ke li naskiĝis kaj kreskis sur Marso. Ne volante akcepti la veron, ŝi devigas lin elaŭtiĝi, sed pardonas lin post kiam li promesas ne mensogi al ŝi denove, kvankam ŝi ankoraŭ ne kredas lin.

Nokte ili kampadas sub la steloj, kie ili kisas unu la alian. Matene, ili renkontas membron de la komunumo de ŝamano Neka kaj estas alportitaj antaŭ li. La nazo de Gardner komencas sangi, li kaŝas tion dum Tulsa aliras interreton por trovi la lokon de la plaĝa domo, kiu estas en Nova Kalifornio.

Antaŭ ol komenci sian vojaĝon, ili prenas ĉirkaŭvojon al Las Vegas. La nazo de Gardner komencas sangi denove kaj li kolapsas. Post krizhospitaliga interveno, Tulsa nun kredas ke li naskiĝis sur Marso, sed planas lasi lin en la hospitalo, antaŭ ol alvenos la adopta servo, ĉar li estas tro malsana por daŭrigi sian vojaĝon. Gardner rivelas ke li scias ke li ne daŭros pli longe sur la Tero kaj ĉio, kion li deziras estas renkonti sian patron antaŭ la mortu.

Tulsa konsentas kaj helpas al li eskapi. Ili ŝtelas aŭton kaj veturas al la plaĝa domo. Tie ili renkontas la viron de la video, kiu diras ke li ne estas la edzo de Sarah Elliot sed ŝia frato. Tamen li kredas ke ili mensogas al li. Gardner kuras al la maro, kie li rakontas al Tulsa ke tie estas kie li volas morti kaj kolapsas. Tulsa panike provas treni lin al marbordo sed li estas tro peza. Nathaniel kaj Kendra alvenas ĝustatempe por savi lin. Dum Nathaniel sukuras lin, Gardner demandas lin pri sia patrino, sciante ke li estas lia reala patro.

Nathaniel, Kendra kaj Tulsa metas Gardner en kosman aviadilon. Ili planas grimpi en la stratosferon por stabiligi lin. Kiam tio ne sufiĉas, malespera Nathaniel prenas la kontrolojn kaj ili iras en kosman spacon. Mirakle, li sukcesas kaj Gardner reviviĝas. Poste, Gardner suriras kosmoŝipon, kiu iras al Marso. Tulsa kaj Gardner ekscite adiaŭas. Kendra restas sur la Tero por trejni kosmonaŭtojn, kiuj iros al Marso kaj adoptas Tulsa. Kun la celo aliĝi al Gardner sur Marso, Tulsa aliĝas al la programo de Kendra. Reen sur Marso kun sia patro Nathaniel, Gardner ĝuas la vivon.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Rolularo[redakti | redakti fonton]

  • Gary Oldman kiel Nathaniel Shepherd
  • Asa Butterfield kiel Gardner Elliot
  • Carla Gugino kiel Kendra Wyndham
  • Britt Robertson kiel Tulsa
  • B. D. Wong kiel Tom Chen
  • Janet Montgomery kiel Sarah Elliot
  • Trey Tucker kiel Harrison Lane
  • Scott Takeda kiel Gary Loh
  • Adande Thorne kiel Scott Hubbard
  • Colin Egglesfield kiel frato de Sarah
  • Gil Birmingham kiel Ŝamano Neka
  • Logan Paul kiel Roger
  • Danny Winn kiel Cox

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Space Between Us (2017) (angle). Alirita 2021-05-03.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

‎‎