Ventosonorilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Metala ventosonorilo.

Ventosonorilo estas idiofona perkutada frapinstrumento konstruita plejparte de pipoj el kava metalobambuo, kun ligna disko ligita inter ili. La sonorilo estas kutime pendigita en malferma loko, la vento blovanta movas la pipojn, kaj tiel la sonoj estas produktitaj.

La origino de la ventosonorilo estas en Hindio, kie la loĝantoj metis la sonorilojn sur la tegmentojn de la domoj por determini la forton kaj direkton de la vento, same kiel por forpeli birdojn kaj malbonajn spiritojn. Ili tiam estis alportitaj al Ĉinio kie ili estis pendigitaj en temploj, palacoj kaj loĝejoj. La sonoriloj venis al Japanio fare de budhanaj monaĥoj revenantaj el Ĉinio. En la Edo-epoko en Japanio oni komencis fari la sonorilojn el vitro.

En la fengŝuo, ventosonoriloj estas vaste uzataj, ili estas konsiderataj signo de bonŝanco, kaj estas rilato inter la materialo, el kiu la sonorilo estas farita kaj ĝia loko en la domo: metala sonorilo por okcidentaj kaj nordaj direktoj, vitra sonorilo por nordaj kaj orientaj direktoj, bambua sonorilo por orientaj kaj sudaj direktoj, kaj sonorilo de ceramikaĵo al sudokcidenta, nordokcidenta kaj nordorienta direktoj. [1]

Estas multaj specoj de sonoriloj, en malsamaj formoj, kaj el plej diversaj materialoj: ligno, plasto, vitro, konkoj, ŝtonetoj, aluminio kaj kupro.

La sono de la sonorilo dependas de la longo de la sonorilo, kaj la materialo el kiu ĝi estas kunmetita.

Kelkaj bonkonataj artistoj, inkluzive de Olivier Messiaen, uzis la sonorilon en sia muzika verkado.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ventsonoriloj en Fengŝuo. Arkivita el la originalo je 2013-10-17. Alirita 2021-10-31.