Mária Tiboldi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mária Tiboldi
Mária Tiboldi
Mária Tiboldi
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aprilo 1939 (1939-04-20)
en Szolnok
Morto 8-an de septembro 2023 (2023-09-08) (84-jaraĝa)
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Okupo
Okupo operetkantisto • filmaktoro
vdr

Mária TIBOLDI, laŭ hungarlingve kutima nomordo Tiboldi Mária estis hungara aktoro, operetkantisto, primadono.

Mária Tiboldi[1][2] naskiĝis la 20-an de aprilo 1939 en Szolnok, ŝi mortis la 8-an de septembro 2023.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mária Tiboldi frekventis bazlernejon en sia naskiĝurbo, ekde 1949 en Budapeŝto. Ŝi maturiĝis en gimnazio en 1957, poste ŝi akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1961. Ŝiaj pli gravaj instruistoj estis Zsuzsa Simon kaj József Gáti. Ŝi komencis sian aktoran karieron en Nacia Teatro (Szeged), kie ŝi ricevis prozajn, operajn kaj operetajn rolojn. Inter 1963-1966 ŝi estis membro de Operetoteatro (Budapeŝto), poste ŝi kantis jardekon en de:Theater des Westens (Okcidenta Germanio), de:Salzburger Landestheater kaj de:Raimundtheater. Inter 1976 - 2003 ŝi denove apartenis al Operetoteatro en Budapeŝto. Baldaŭe ŝi ludis en diversaj teatroj. Ŝi ricevis ankaŭ eksterlandajn premiojn kaj ŝi estas "eterna membro de Operetoteatro" en Budapeŝto. Ŝi edziniĝis en Aŭstrio kaj naskis 2 filojn, baldaŭ ŝi divorcis.

Ŝiaj teatraj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Imre Kálmán:
    • Csárdáskirálynő - Szilvia
    • Cirkuszhercegnő - Fedora
    • Marica grófnő - titolrolo
  • Ferenc Lehár:
    • A mosoly országa - Liza
    • A víg özvegy - Hanna Glavári
    • Cigányszerelem - Ilona Kőrösházy
    • Cárevics - Szonja
    • Luxemburg grófja - Madamme Fleury
  • Viktor Jacobi: Sybill - titolrolo
  • Leo Fall:
    • Madame Pompadour - titolrolo
    • Sztambul rózsája - Konja Gül
  • Franz von Suppé: Boccaccio - Beatrice

Ŝiaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Mit csinált felséged 3-tól 5-ig? (1964)
  • Zum blauen Bock (germana televizia serio) (1972) - kantistino
  • A nemzet csalogánya - Képek Blaha Lujza életéből (1985) - Lujza Blaha (ĉefrolo)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]