Śūnyatā

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Elekto de artikoloj pri
Budhismo



Historio de budhismo

Kronologio de budhismo

Bazaj nocioj

Tri juveloj
Kvar noblaj veroj
Nirvano· Dependa ekesto
Anatta· Dukkha· Anicca
Skandha· Renaskiĝo

Signifaj staturoj

Sidarto Gotamo
Kategorio:Lernantoj de la Budho
Kategorio:Budhismaj filozofoj

Budhisma praktiko

Budho · Bodisatvo
Arahanto· Nobla Okobla Vojo
Paramitoj · Djano

Signifaj skoloj

Teravado
Zen Chan Son
Karma Kagjü
Pura Lando

Trispeca membrigado
de budhismo

Hinajano
Mahajano
Vaĝrajano

Tekstoj

Tripitako· Vinajo
Sutro Pitako· Abidarmo
Mahajanaj sutroj
Budhismaj tantroj

Portalo:Budhismo

Śūnyatā (sanskrite शून्यता; palie suññatā) prononce [ʃ|uː|n|ˈ|j|ɑː|.|t|ɑː] (shoon-ya-ta), tradukita plej ofte kiel vakueco,[1] vakuo, kaj foje malpleneco,[2] estas Budhista koncepto kiu havas multajn signifojn depende de ties doktrina kunteksto. Ĝi estas ĉu ontologia trajto de realo, medita stato aŭ fenomenologia analizo de sperto.

En Teravada Budhismo, Suññatā ofte referencas al ne-memo (en palia: anattā, en Sanskrito: anātman)[3] naturo de la kvin agregaĵoj de sperto kaj la Āyatana aŭ ses sentosferoj. Suññatā estas ofte uzata ankaŭ por referenci al medita stato aŭ sperto.

En Mahajana Budhismo, śūnyatā referencas al aserto, ke "ĉiuj aĵoj estas malplenaj je esenca ekzistado kaj naturo (svabhava)",[4][5] sed povas referenci ankaŭ al la Budha-naturaj instruoj kaj principa aŭ malplenkonscio, kiel en la budhismoj Dzogĉen, Ŝentong kaj Ĉan.

En Tibeta Budhismo, malpleneco estas ofte simbolita kaj komparita al la malferma ĉielo.[6] kio estas asocia kun malfermeco kaj libero.[7]

La plej grava temo pri kiu Nagarĝuno fokusas sian atenton estas tiu koncepto de śūnyatā (vakueco), kiu estas ligita al aliaj kernaj budhismaj konceptoj, ĉefe anātman (nememo) kaj pratītyasamutpāda (dependa ekesto), kiujn li uzas por refuti la metafizikon de kelkaj el liaj samtempanoj. Li proponas, ke ĉio estas vakueco, ĉar ĉio ekestas ne pro sia propra povo, sed depende de kondiĉoj, kiuj kaŭzas ties ekeston. Laŭ Nagarĝuno, kaj ankaŭ la budho Gotamo, ne nur estaĵoj estas vakuaj, sed ĉiu fenomeno estas vakua je esenco kaj sendependa ekesto, tial li refutis la malortodoksajn teoriojn pri esenco (svabhāva) de sia epoko surbaze la teoriojn de frua budhismo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2013) Self and No-Self: Continuing the Dialogue Between Buddhism and Psychotherapy. Londono: eldonejo Routledge. ISBN 978-1-317-72386-8.
  2. Suñña – Palikanon.com
  3. Bronkhorst 2009, p. 124.
  4. Paul Williams. (2008) Mahayana Buddhism: The Doctrinal Foundations. Londono: eldonejo Routledge, p. 68–69. ISBN 978-1-134-25056-1.
  5. Christopher W. Gowans. (2014) Buddhist Moral Philosophy: An Introduction. Routledge, p. 69–70. ISBN 978-1-317-65934-1.
  6. Vessantara; Meeting the Buddhas: A Guide to Buddhas, Bodhisattvas, and Tantric Deities. "They [conditioned things] are sky-like, and un-graspable, like clouds."
  7. The Collected Works of Chogyam Trungpa: Volume Four, Dawn of tantra, page 366