Mem-servo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stando por kunmeti pliajn aŭ flankajn manĝaĵon, en memserva restoracio.
Memserva pagmaŝino por parkado en parkumejo.

Memservo estas metodo por liveri servon, en kiu parto de la agado implikita en ricevado de la servo estas transdonita de la provizanto rekte al la kliento, t.e. la kliento servas sin, foje kun la helpo de maŝinoj destinitaj por tio. Tiu metodo evoluis kiel anstataŭaĵo por metodo en kiu la servo estas disponigita fare de la dungitoj de la provizanto, kaj havas avantaĝojn kaj por la provizanto kaj por la kliento:

  • La servo estas pli rapida, ĉar ĝi ne postulas atendi, ke dungito liveru la servon,
  • La servo estas pli malmultekosta, danke al la ŝparo de laboro uzata por provizi la servon.
  • Kiam la memservo anstataŭigas la plenan agadon implikitan en ricevado de la servo, ĝi povas esti ricevita ĉiam, je ĉiuj horoj de la tago kaj de la nokto, kaj en ĉiuj tagoj de la jaro, sen interrompo.

Kelkfoje memservo estas malpli oportuna por la ricevanto de la servo. En tiuj situacioj memserva itinero foje estas ofertita kune kun plenserva itinero tiel ke la kliento povas elekti la itineron kiu konvenas al li.

Du oftaj metodoj por funkciigado de memservo:

  • Transdono al klienta kontrolo de agadoj antaŭe faritaj de servoprovizanto. Ĉi tiu metodo estas uzata en vendejoj, kie la produktoj estas en la atingo de la kliento, kompare kun vendejoj, kie la kliento devas peti al la vendisto la produktojn, kiujn li bezonas.
  • Anstataŭigo de servoprovizantoj per vendiloj, vendmaŝinoj, kiuj estas funkciigitaj de la kliento.

Memservoj[redakti | redakti fonton]

Ekzemploj de memservo:

  • Kompare kun nutraĵvendejo, kie la produktoj estas kolektitaj de la butikisto, laŭ la instrukcioj, kiujn li ricevas de la aĉetanto, en la superbazaro la aĉetanto kolektas por si en la aĉetĉareto la produktojn, kiujn li volas aĉeti, kaj nur la pago estas farita ĉe la kasisto. En iuj superbazaroj ankaŭ la produktoj estas pesitaj de la kliento, kaj iuj eĉ permesas memservan pagon, tiel ke la tuta aĉetoperacio estas memserva. Memservaj nutraĵvendejoj estis evoluigitaj en Usono en 1917 fare de Clarence Saunders, kiu patentis ilin.
  • Ne-receptaj medikamentoj por ĝenerala merkatado estas venditaj en multaj landoj en memservo, post kiam ŝanĝo estis farita en leĝaro kiu permesas tiun funkciadon (ĝis ĉi tiu ŝanĝo, la vendo de ĉi tiuj drogoj estis permesita nur en la servo de apotekisto).
  • Ĉe la enirejo de la banka filio, bankoj disponigas diversajn rimedojn de memservo, kiel Bankaŭtomato por eltiri monon, standojn (komputiligitajn kaj nekomputiligitajn) por deponi ĉekojn, informstandojn kaj pli, kiuj permesas al la kliento ricevi ĉi tiujn servojn sen la momenta helpo de oficisto. La memservo estas aktiva kaj disponebla ĉiam kaj estas pli rapida kaj pli malmultekosta ol la plena servo, disponigita fare de bankoficistoj dum la funkciadhoroj de la branĉo.
  • Multaj benzinstacioj permesas la aĉeton de memserva fuelo, je rabatita prezo de plenserva aĉeto. La ŝtatoj Nov-Ĵerzejo kaj Oregono en Usono malpermesas memservan benzinumon.
  • Memserva restoracio permesas la manĝanton kunmeti sian manĝon, kiam nur la pago ĉe la kaso postulas servon de la restoraciisto. En pli limigita vario, la kunmetado de la manĝo estas farita fare de la restoraciisto, kaj nur servado al la tablo de la manĝanto estas farita en memservo.
  • Memserva lavotado, en publika vestaĵolavejo permesas al klientoj propre funkciigi lavmaŝinojn kaj sekigilojn por lavi siajn vestaĵojn.
  • Vendmaŝinoj de trinkaĵoj kaj manĝaĵoj situas en publikaj lokoj (hospitaloj, laborejoj kaj eĉ surstrate) kaj permesas memservan aĉeton de siaj produktoj. Tio estas plej kutima, kaj fakte ĉiea, en Japanio.
  • Por aĉeti uzorajton de servo, kiel por la Publika transporto, biletoj povas esti aĉetitaj per vendiloj. Helpante de la cifereca teknologio oni povas aŭtomate aĉeti per monkarto aŭ per speciala kodo en apo instalita ĉe la portebla saĝtelefono je simpla tuŝo de la ekrano, tute sen uzi bileton aŭ alian surpaperan kvitancon.
  • Voĉoresponda sistemo ebligas memservon kontaktante al alvokocentro. Foje la memserva kandidato ricevas la plenan servon, kiun ĝi bezonas, kaj foje la sistemo nur permesas aliron al homa servoprovizanto, kiu specialiĝas pri la postulata servo.
  • Multaj retejoj permesas memservon aĉeti produktojn, mendi servojn, pagi fakturojn kaj klarigi informojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]