António Egas Moniz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
António Egas Moniz
Nobel-premiito
Persona informo
António Caetano de Abreu Freire Egas Moniz
Naskonomo António Caetano de Abreu Freire de Resende
Naskiĝo 29-an de novembro 1874 (1874-11-29)
en Avanca
Morto 13-an de decembro 1955 (1955-12-13) (81-jaraĝa)
en Lisbono
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco PortugalioReĝlando Portugalio vd
Alma mater Universitato de KoimbroUniversitato de Lisbono vd
Profesio
Okupo politikisto • neŭrosciencisto • kuracisto • neŭrokirurgo • universitata instruisto • psikiatro • neŭrologo • diplomato vd
Laborkampo neŭrologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

António Caetano de Abreu Freire Egas Moniz estis portugala psikiatro kaj nervoĥirurgio. Li naskiĝis en Avanca (Estarreja, Distrikto Aveiro) la 29an de Novembro 1874 kaj mortis en Lisbono la 13an de Decembro 1955. La doktoro António Egas Moniz estis la inventisto de la lobotomio kaj de la angiografio.

Kvankam en la 1930 oni konsideris lin kandidato al Nobel-premio pro sia invento de la angiografio, nur en 1949 estis kiam Moniz ricevis la Nobel-premion pri medicino (estis la unua portugalo kiu atingis Nobel-premion) kun la svisa neŭrologo Walter Rudolf Hess, pro alia kontribuo: nome "pro la malkovro de la teŭrapeta valoro de la lobotomio en determinitaj psikozoj".[1] La Banko de Portugalio rememorigis tiun okazon per dediĉo de la eldono de monbileto de 10 000 eskudoj la 12an de Januaro 1989.

Moniz sur monbileto de 1989 de eskudoj.

Li tenis akademiajn postenojn, verkis multajn medicinajn artikolojn kaj ankaŭ servis en kelkaj parlamentaj kaj diplomatiaj postenoj por la portugala registaro. En 1911 li iĝis profesoro pri neŭrologio en Lisbono gis sia retiriĝo en 1944.

En 1938 (kiam li estis 63-jaraĝa), psikiatra paciento kiun li zorgis pafis al li ok fojojn, kaj lasis lin paralizulo por la cetero de sia vivo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «The Nobel Prize in Physiology or Medicine 1949». NobelPrize.org. Konsultita la 27an de Novembro 2006.