Municipo Cēsis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
municipo Cēsis
latve Cēsu novads
municipo
Kastelo de Cēsis
Blazono
Lando Latvio Latvio
Historia regiono Vidzeme
Ŝoseo E264 Rigo-Narva
 - Ŝoseo E77 Rigo-Pskovo
 - Ŝoseo P20 Drabeši-Valmiera
 - Ŝoseo P30 Cēsis-Madona
Urboj Cēsis, Līgatne
Riveroj Gauja, Amata, Brasla, Ogre
Areo 2 668 km² (266 800 ha)
Loĝantaro 41 161 (2021[1])
Denseco 15,43 loĝ./km²
Estiĝo 2021
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
ISO 3166-2:LV LV-022
Vikimedia Komunejo: Cēsis Municipality
Retpaĝo: cesis.lv

La municipo Cēsis (latve Cēsu novads) estas municipo en norda Latvio. La municipo estis kreita en 2021 preskaŭ en la lastaj limoj de iama distrikto Cēsis (Cēsu rajons, 1949-2009), per unuiĝo de ekzistantaj en 2009-2021 7 iamaj pli malgrandaj municipoj: latve Cēsu novads, Amatas novads, Jaunpiebalgas novads, Līgatnes novads, Pārgaujas novads, Priekuļu novads, Vecpiebalgas novads. Du orientaj paroĥoj, Raunas kaj Drustu, kiuj estis en iama distrikto Cēsis ĝis 2009, en 2021 estis inkluditaj en municipo Smiltene. La centro de la municipo situas en Cēsis.

Ĝiaj najbaraj municipoj estas oriente municipo Smiltene kaj municipo Gulbene, sude municipo Madona kaj municipo Ogre, norde municipo Valmiera kaj municipo Limbaži, kaj okcidente municipo Sigulda.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo estis loĝita ekde la ŝtonepoko. Komence de la 13-a jarcento ĝi estis dividita en latgalaj kaj livonaj ŝtatoj Autīne, Idumeja kaj Tālava. La rivero Gauja estis utiligita kiel komercvojo. En la 13-a jarcento, la distrikto estis subigita fare de la krucistoj kaj dividita inter la Ĉefepiskopejo de Rigo kaj Livonia Ordeno en Livonio,[2] en 1569-1621 ĝi estis parto de Respubliko de Ambaŭ Nacioj, ekde 1621 - parto de Svedio. En 1796 ĝi estis inkludita en la rusa Livlanda provinco.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La suda kaj sudorienta parto de municipo Cēsis situas en la Centra Altebenaĵo de Vidzeme (la plej altaj punktoj - Elkas kalns 261 m kaj Brežģa kalns 255 m), en la okcidento estas la Nordokcidenta Vidzeme altaĵo, en la nordo - la Meza Gauja malaltebenaĵo. Du trionoj de la surfaco de la municipo estas kovritaj de montetoj.[3] Grundoj - malforte kaj modere gazonaj podzoligitaj sur argilaj aŭ sablargilaj grejsaj bazoj. En 1981 arbaroj kovris 44% de la tiama teritorio de la distrikto. Mineraloj: dolomito (Cēsis), gruzo (Āraiši, Pāvuli, Plukši), devonia argilo (Liepa, Gārša, Glūda, Murleja), torfo (la plej grandaj torfejoj - Lielais purvs, Lielais Unguru purvs). Nacia Parko de Gauja estas okcidente kaj nordokcidente.[2]

Averaĝa temperaturo: -6  °C en januaro, +16  °C en julio. Precipitaĵo 650–750 mm jare.[2]

Preskaŭ la tuta teritorio de la municipo situas en la baseno Gauja. Gravaj alfluantoj: Amata, Līgatne, Brasla. Grandaj lagoj: Alauksts (7,47 km²), Inesis (5,2 km²), Ungurs (3,94 km²).

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

La municipo Cēsis havas 41 161 loĝantojn (2021) kaj la denseco estas 15,4 loĝantoj por kvadratkilometro.

La plej grandaj setlejoj
N# Setlejo Statuso Paroĥo Loĝantaro
(2021)[4][5]
1. Cēsis Urbo - 16 553
2. Liepa Vilaĝo Liepas 2202
3. Priekuļi Vilaĝo Priekuļu 2183
4. Augšlīgatne Vilaĝo Līgatnes 1435
5. Līgatne Urbo - 1134
6. Jaunpiebalga Vilaĝo Jaunpiebalgas 880
7. Jāņmuiža Vilaĝo Priekuļu 528
8. Vecpiebalga Vilaĝo Vecpiebalgas 457
9. Straupe Vilaĝo Straupes 444
10. Līvi Vilaĝo Drabešu 437

Administraj unuoj[redakti | redakti fonton]

Urboj (pilsēta)[redakti | redakti fonton]

Cēsu pilsēta, Līgatnes pilsēta.

Paroĥoj (pagasts)[redakti | redakti fonton]

Amatas pagasts, Drabešu pagasts, Dzērbenes pagasts, Inešu pagasts, Jaunpiebalgas pagasts, Kaives pagasts, Liepas pagasts, Līgatnes pagasts, Mārsnēnu pagasts, Nītaures pagasts, Priekuļu pagasts, Raiskuma pagasts, Skujenes pagasts, Stalbes pagasts, Straupes pagasts, Taurenes pagasts, Vaives pagasts, Vecpiebalgas pagasts, Veselavas pagasts, Zaubes pagasts, Zosēnu pagasts.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. stat.gov.lv
  2. 2,0 2,1 2,2 Latvijas Padomju Enciklopēdija - Latva Soveta Enciklopedio, pp. 2-258, 259. Rigo, 1982.
  3. Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, p. 1-298. Rigo, 1981.
  4. PMLP.gov.lv Latvijas iedzīvotāju skaits pašvaldībās (latve)
  5. LĢIA.gov.lv Vietvārdu datubāze 29.01.2021 (latve)