Montrosporto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Montrosporto
demonstration sport competition • Olimpika sporta fako
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr

Montrosporto estas sporto kiu estas montrata -ĉefe dum la Olimpiaj ludoj, sed ankaŭ en aliaj internaciaj sportaj eventoj- dum tiu ne havas oficialan kategorion aŭ la saman statuson ol la cetero de konkurencataj fakoj. La celo estas montri kaj diskonigi lokajn, mondoregionajn aŭ sektorajn tradiciojn aŭ promocii ilin al la rango de oficiala sporto, kio jam okazis ĉe sportoj kiel, por ekxemplo, la korbopilko.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

La montrosportoj startis oficiale en la Somera Olimpiko 1912 en Stokholmo. Tiuokaze, Svedio inkludis la "glimon", nome maniero de tradicia skandinava libera luktado, en la olimpia programo, sed ties medaloj ne estis kalkulitaj kiel oficialaj. Multaj organizkomitatoj decidis inkludi almenaŭ po unu montrosporton en ĉiu okazigo de la Olimpiaj ludoj, speciale tiujn kiuj estas pli popularaj en ĉiu lando. Du ekzemploj de tio estis la basbalo en la Somera Olimpiko 1984 de Los-Anĝeleso kaj tekvondo en Somera Olimpiko 1988 de Seulo.

La montrosportoj estis suspenditaj post la Somera Olimpiko 1992 en Barcelono, ĉar la olimpia programo kreskiĝis kaj iĝis pli malfacila por la organizkomitatoj plenumi tion same kiel ĉe la ceteraj sportoj, nome tiuj oficialaj. Pro tio, el la Somera Olimpiko 2016 oni reenkondukos postulon por estontaj komitatoj cele al enkonduko de novaj sportoj. Por la Somera Olimpiko 2008 de Pekino, oni permesis organizi konkurencon de vuŝu, kaj tiu ne estas kalkulita kiel montrosporto.

Ĉe la Somera Olimpiko 2020 de Tokio, prokrastitaj por 2021 (pro la pandemio de KOVIM-19, oni planis la enkondukon de novaj fakoj kiel skvaŝo, ŝako, briĝo, bilardo, sketado, ‘wakeboard’ kaj grimpado.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Deportes de exhibición en los Juegos Olímpicos». Eres deportista. 27a de Aŭgusto 2019. Konsultita la 31 de Decembro 2021.
  2. «Tokio 2020 presenta los 26 nuevos deportes aspirantes a ser olímpicos». Mundo Deportivo. Konsultita la 31an de Decembro 2021.