Atlas V

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Raketo Atlas V

La Atlas V-lanĉilo estas usona mez- kaj pez-utilŝarĝa raketo ellabotita en la malfruaj 1990-aj jaroj por plenumi la bezonojn de la programo Evolved Expendable Launch Vehicle de la Usona Aerarmeo. La Atlas V estas la plej nova reprezentanto de la familio Atlas de lanĉaj veturiloj, kies genezo devenas de la 1950-aj jaroj. La raketo kombinas unuan etaĝon, funkciigitan de la rusa RD-180-raketmotoro, kiu bruligas miksaĵon de keroseno kaj likva oksigeno, duan etaĝon surbaze de pligrandigita versio de la Centaure-etaĝo kaj varia nombro da akcel-repuŝiloj. Depende de la versio, ĝi povas lanĉi el 9 ĝis 20 tunojn en malaltan orbiton kaj el 4 ĝis 8 tunojn en geosinkronan transigan orbiton. Ĝia unua lanĉo okazis la 2-an de aŭgusto 2002. Komence evoluigita fare de Lockheed Martin, ĝi nun estas konstruita fare de United Launch Alliance, la komunentrepreno de Lockheed Martin kaj Boeing kiu ankaŭ surmerkatigas la Delta IV en la sama potencokategorio.

De 2002 ĝis decembro 2021, 90 lanĉoj okazis, inkluzive de unu parta fiasko. Peza versio nomita HLV, kapabla je metado de 29 tunoj en malaltan orbiton, estis dizajnita sed finfine ne estis disvolvita. Aliflanke, la raketo estas elektita en fidindigita versio kadre de la programo CCDeV por la ŝip-lanĉo al la Internacia Kosmostacio: tiu ĉi versio unuafoje flugis la 20-an de decembro 2019. La lanĉilo estas alfrontita dum la 2010-aj jaroj al konkurado de la malpli multekosta lanĉilo Falcon 9 kaj al kritiko de la usona politikistaro, kiu en klimato de streĉiĝo kun Rusio, precipe pro la ukraina krizo, pridubas la dependecon de la fabrikanto de sia rusa provizanto. En ĉi tiu kunteksto, United Launch Alliance decidas anstataŭigi la Atlas V-on dum la 2020-aj jaroj per la lanĉilo Vulcan.