Árpád Gecse
Árpád Gecse | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de julio 1900 en Alattyán |
Morto | 22-an de januaro 1999 (98-jaraĝa) en Alattyán |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Árpád Gecse [geĉe], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gecse Árpád estis hungara pentristo.
Árpád Gecse[1][2] naskiĝis la 11-an de julio 1900 en Alattyán, li mortis la 22-an de januaro 1999 en Alattyán.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Árpád Gecse studis unue en armea akademio en Wiener Neustadt, sed pro ĉeso de Aŭstrio-Hungario li finis la studadon, li hejmenvojaĝis kaj akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1924. Liaj plej gravaj majstroj estis Gyula Rudnay kaj Ede Balló. Li profundigis siajn studojn en artiskolonio de Jászapáti kun majstroj de István Bosznay kaj Pál Vágó (pentristo). En 1925 li studvojaĝis al Venecio kaj iomete al aliaj landoj. Ekde 1927 li apartenis al la Artistkolonio (Szolnok) kune kun Adolf Fényes kaj István Zádor, sed li restis ĝismorte loĝanto de sia naskiĝvilaĝo. Li ricevis premiojn en 1990 kaj 1997.
Liaj pentraĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Zagyva part-Jászberény
- Jegenyefák a vízparton
- flankaltara bildo de Preĝejo Nomo de Sankta Maria (Jászberény)
Liaj skulptaĵoj (elekto) (elekto)
[redakti | redakti fonton]- statuo pri Sankta Maria en preĝejo de Alattyán
Liaj ekspozicioj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- grupaj ekspozicioj ekde 1927 plej ofte en Arthalo Budapeŝto
- sola ekspozicio en 1943 en Szolnok
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memordomo en Alattyán
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2022-02-07 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/display/manifestation/PIM75728/f54102c0-f930-4b7f-8536-aa8cf0beacef/solr/0/24/0/2/authorOrder/ASC
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2022-02-07. Alirita 2022-02-07.