Sulpiz Boisserée

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sulpiz Boisserée
Persona informo
Naskonomo Johann Sulpiz Melchior Dominikus Boisserée
Naskiĝo 2-an de aŭgusto 1783 (1783-08-02)
en Kolonjo
Morto 2-an de majo 1854 (1854-05-02) (70-jaraĝa)
en Bonno
Tombo Alter Friedhof Bonn
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Familio
Patro Q125471439
Frat(in)oj Melchior Boisserée • Q125471614
Edz(in)o Mathilde Boisserée
Okupo
Okupo arthistoriisto • arkitekturhistoriisto • kolektanto • mecenato • oficisto
vdr

Johann Sulpiz Melchior Dominikus BOISSERÉE (naskiĝinta la 2-an de aŭgusto 1783 en Kolonjo, mortinta la 2-an de majo 1854 en Bonn) estis germana pentraĵkolektisto, arthistoriisto kaj kuninicianto de finkonstruo de la kolonja katedralo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Sulpiz estis filo de la komercisto Nicolas Boisserée kaj lia edzino Maria Magdalena, filino de la kolonja komercisto Anton Brentano. La prapatroj de la familio enmigris el la nuna Belgio en la 18-a jarcento. Li kreskis sub la strikta katolika prizorgo de sia avino post kiam lia patrino mortis en 1790 kaj lia patro en 1792. Lia pli juna frato Melchior Boisserée ankaŭ estis artaĵkolektanto. En 1799, dum lia metilernado en Hamburgo, Sulpiz Boisserée malkovris sian intereson en arto.

En 1804 la fratoj komencis kolekti malnovajn germanajn kaj malnovajn nederlandajn panelpentraĵojn. Ili faris tion kune kun sia komuna amiko Johann Baptist Bertram kiu estis kunposedanto de sia kolekto de pentraĵoj. De novembro 1810 ĝis 1819 ili montris la kolekton ĉe Boisserée-palaco sur Karls-placo en Hajdelbergo, tiam en Stutgarto. Ili konservis regulan kontakton kun Ferdinand Franz Wallraf, Friedrich Schlegel kaj lia edzino Dorothea. Boisserée estis proksima amiko de Johann Wolfgang von Goethe ekde 1810, perite fare de la diplomato Karl Friedrich Reinhard, kun kiu li renkontis plurajn fojojn en Frankfurto kaj kiu vizitis lin en Hajdelbergo en 1814 kaj 1815 por vidi lian ampleksan kolekton de pentraĵoj. Tie duko Karlo Aŭgusto (Saksio-Vajmaro-Eisenach) ankaŭ renkontis Goethe kaj la Willemer-paron el Frankfurto. Ĉe bankedo aranĝita fare de Willemer por la 70-a naskiĝtago de Goethe, Boisserée estis unu el la fondintoj de komisiono por konstrui Goethe-monumenton en Frankfurto. Li estis kunredaktoro de la goeta revuo "Über Kunst und Altertum". Boisserée ankaŭ estis amiko de Werner von Haxthausen. Survoje al Frankfurto li ĉiam ŝatis halti ĉe la domo de Christian Zais en Wiesbaden.

Li kaj lia frato vendis la kolekton, kiu inkludis 215 panelpentraĵojn, al reĝo Ludoviko la 1-a (Bavario) en 1827, kaj de 1836 grandaj partoj de la kolekto estis elmontritaj ĉe Malnova Pinakoteko en Munkeno.

Boisserée plenumis la oficon de bavara ĝenerala konservisto dum preskaŭ du jaroj antaŭ komenci vojaĝadon en 1836. Li vojaĝis al Italio kaj suda Francio ĝis 1838. Li sonĝis de kompletigado de la Katedralo de Kolonjo ekde 1808. En 1816 li trovis duonon de la 4,05 m granda, reviziita plano de la mezepoka fasado de majstrokonstruisto Johano de Kolonjo en Parizo. Li estis unu el la plej engaĝiĝintaj aktivuloj kiam temis fondi katedralkonstruan asocion en Kolonjo en 1840 por kompletigi la grandan laboron.

En 1845 Boisserée estis nomumita reĝkonsilisto fare de la prusa reĝo Frederiko Vilhelmo la 4-a. En la sama jaro li estis elektita eksterlanda membro de la Bavara Akademio de Sciencoj[1].

Sulpiz Boisserée ne plu vidi la realiĝon de sia granda revo de finkonstruita Katedralo de Kolonjo, kaj mortis la 2-an de majo 1854 en Bonn. Li estis entombigita kun lia frato en la Malnova Tombejo en Bonn, kie la tombo kun Kristo-reliefo de Christian Daniel Rauch estis konservita.

En 1888, Boisserée-strato estis inaŭgurita en honoro de la familio kaj nun apartenas al la Distrikto Neustadt-Süd de Kolonjo.

Skribaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Geschichte und Beschreibung des Doms von Köln nebst Untersuchungen über die alte Kirchenbaukunst, als Text zu den Ansichten, Rissen und einzelnen Theilen des Doms von Köln. München 1823, Cotta.
  • Geschichte und Beschreibung des Doms von Köln mit fünf Abbildungen. Dua eldono. München 1842, Literarisch-artistische Anstalt.
  • Denkmale der Baukunst vom 7. bis zum 13. Jahrhundert am Nieder-Rhein. München 1833, Cotta.
  • Monuments d'architecture du septième au treizième siècle dans les contrées du Rhin inférieur. München 1842, Cotta.
  • Tagebücher. Band 1 bis 5. Im Auftrag der Stadt Köln herausgegeben von Hans-Joachim Weitz, Eduard Roether Verlag, Darmstadt 1978–1995

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]