Saltu al enhavo

Paul Rosenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paul Rosenberg
Persona informo
Naskiĝo 29-an de decembro 1881 (1881-12-29)
en 9-a arondismento de Parizo
Morto 29-an de junio 1959 (1959-06-29) (77-jaraĝa)
en Neuilly-sur-Seine
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Memorigilo Paul Rosenberg
Familio
Patro Alexandre Rosenberg (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Mathilde Jellinek (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)o Léonce Rosenberg Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Marguerite Ida Loevi (en) Traduki (1914–) Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Alexandre P. Rosenberg (en) Traduki, Micheline Rosenberg (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Anne Sinclair (mul) Traduki (nepino) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo artovendisto
artkolektanto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Paul ROSENBERG (29a de Decembro 1881 – 29a de Junio 1959) estis artokolektisto, kaj unu el la plej gravaj francaj artokomercistoj de la 20-a jarcento. Li reprezentis artistojn kiel Pablo Picasso, Georges Braque kaj Henri Matisse. Kaj Paul kaj lia frato Léonce Rosenberg estis inter la ĉefaj artokomercistoj de moderna arto de la tuta mondo.

Léonce iĝis fama promocianto de Kubismo, same kiel Paul, sed estante ĉe pli fama artodistrikto, li havis pli bonajn kontaktojn kaj pli grandajn gajnojn. Laborante dekomence kun sia bofrato Daniel-Henry Kahnweiler, Paul kaj lia partnero Georges Wildenstein establiĝis kaj poste havis el Kahnweiler ekskludajn rilatojn kun: Picasso (el 1918); Georges Braque (1922); Marie Laurencin; Fernand Léger (1927); kaj finfine Matisse (1936).[1][2]

La stoko de Paul inkludis pecojn de ĉiuj klasikaj kaj tiutempaj francaj kaj gravaj eŭropaj artistoj, kaj eĉ usonaj artistoj, kiel: Marsden Hartley; Max Weber; Abraham Rattner; Karl Knaths; Harvey Weiss; Oronzio Maldarelli; Nicolas de Staël; Graham Sutherland; Kenneth Armitage; kaj Giacomo Manzù. La rezulto estis ke el 1920, la entrepreno de Paul Rosenberg estis amplekse agnoskita sendube kiel la plej aktiva kaj influa galerio en la mondo.[1][2]