Tsutomu Yamaguchi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tsutomu Yamaguchi
Persona informo
Naskiĝo 16-an de marto 1916 (1916-03-16)
en Nagasako
Morto 4-an de januaro 2010 (2010-01-04) (93-jaraĝa)
en Nagasako
Mortokialo stomaka kancero
Lingvoj japana
Loĝloko Nagasako
Ŝtataneco Japanio
Okupo
Okupo komputosciencistoinĝeniero
vdr

Cutomu Jamaguci (japane: 山口 彊; la ‏ 16-an de marto 1916 - la 4-an de januaro, 2010) estis japana civitano, la nura agnoskita kiel viktimo de la du atombomboj ĵetitaj sur Hiroŝimo kaj Nagasako ĉe la fino de la Dua Mondmilito.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Cutomu Jamaguci naskiĝis en Nagasako, Japanio. Ekde la 1930-aj jaroj li estis dungita en la Mitsubishi industriaro kiel inĝeniero kun specialiĝo pri naftoŝipoj. Li asertis, ke li neniam opiniis, ke Japanio devus komenci militon, ĉar laŭ li ŝtalo, fero kaj petrolo estis elĉerpiĝantaj, dum la ŝipoj portantaj petrolon estis enfondigitaj unu post la alia per submarŝipoj [1].

La bombado de Hiroŝimo[redakti | redakti fonton]

Jamaguci laboris kaj vivis en Nagasako, sed en la somero de 1945 li vojaĝis por laboro al Hiroŝimo dum tri monatoj [1]. Matene de la 6-a de aŭgusto, li intencis reveni al Nagasako, kaj iris al la fervoja stacidomo en la centro de Hiroŝimo kun siaj kolegoj. Survoje li rememoris, ke li forgesis sian vojaĝdokumenton kaj revenis al sia porlaborista domo. Je 8:15 matene, bombaviadilo Enola Gay faligis la bombon nomitan Little Boy (angle por malgrandan knabon) sur la urbocentro. Tiu estis la unua uzo de bombo bazita sur nuklea fisio de riĉigita uranio. Kiam la bombo estis ĵetita, Jamaguci estis ĉirkaŭ 3 km for de la centro de la eksplodo. La eksplodo interalie ŝiris lian miringon kaj bruligis la maldekstran flankon de lia korpo. Li memoris ke la pluvivintoj prenis noktoŝirmejon en proksima rifuĝejo kaj disiĝis la sekvan tagon. Ĉirkaŭ 70 000 homoj - viroj, virinoj, maljunuloj kaj infanoj - estis mortigitaj tiutage en Hiroŝimo, kaj pliaj 80 000 estis mortigotaj pro la efikoj de la radiado (radioaktiveco) poste tiun jaron [2]

Bombado de Nagasako[redakti | redakti fonton]

La 9-an de aŭgusto, Jamaguci revenis al laboro, malgraŭ siaj vundoj. Reveninte al sia oficejo en Nagasako li rakontis al siaj kolegoj pri la okazaĵo. Je 11:00 dum li raportis al la sia kontrolisto pri la eksplodo en Hiroŝimo estis ĵetita alia nuklea bombo. La oficejo de Jamaguci estis 3 km for de la loko de la eksplodo, sed ĉi-foje li ne estis rekte trafita. La plutonia bombo nomita Fat Man (angle dika viro) prenis la vivojn de proksimume 40 000 homoj je sia eksplodo, kaj la vivojn de aliaj 25 000 kiel rezulto de radiado en la sekvaj jaroj [1].

Post la milito[redakti | redakti fonton]

Post la fino de la milito, Jamaguci laboris kiel tradukisto por la usonaj armeofortoj kiu okupis la landon. En 1957 la japana registaro komencis disponigi specialan prizorgon al la pluvivantoj de la atombomboj sed Jamaguci ne sentis ke li bezonis specialan prizorgon kaj ne partoprenis la kuracistajn ekzamenojn. Tra la jaroj, Jamaguci dediĉis sin al la luktado kontraŭ nukleaj armiloj kaj por nuklea senarmiĝo kaj iĝis gvidanto kaj simbolo de la japana movado por la malarmado. En la malfruaj 1990-aj jaroj, Jamaguci verkis aŭtobiografian detalanta siaj spertoj kaj la luktado kontraŭ nukleaj armiloj.

En 2006 Jamaguci partoprenis kune kun 165 aliaj pluvivantoj kiuj postvivis la du bombadojn en dokumentario nomita "Survive Twice" (pluvivi dufoje). Ĉe la projekcio de la filmo en la ĉefsidejo de la Unuiĝintaj Nacioj, Jamaguci faris petegan paroladon en kiu li diris: "Mi malamas nukleajn armilojn pro tio, kion ĝi faras al la homa digno." [1] En marto 2009 li ricevis oficialan rekonon de la japana registaro por esti viktimo de la du atombomboj kaj tiel iĝis la nura persono en la mondo estanta rekonita kiel viktimo de du atombomboj [1].

Je la fino de sia vivo li kontraktis stomakan kanceron. La 4-an de januaro 2010, li forpasis en sia hejmo en Nagasako, en aĝo de 93.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Tsutomu Yamaguchi The Daily Telegraph, la 6-an de januaro 2010
  2. La homo kiu postvivis kaj Hiroŝimon kaj Nagasakon Justin McCurry, The Guardian, la 25-an de marto 2009