Maria Hester Park

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maria Hester Park
Persona informo
Naskiĝo 29-an de septembro 1760 (1760-09-29)
Morto 7-an de junio 1813 (1813-06-07) (52-jaraĝa)
en Hampstead
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoReĝlando de Granda Britio
Familio
Infano John James Park
Okupo
Okupo komponistopianisto
vdr

Maria Hester PARK (naskita REYNOLDS) (la 29-an de septembro 1760 – la 7-an de junio 1813) estis angla kantisto, pianisto kaj komponistino. Ŝi estis ankaŭ konata piana instruisto kiu instruis multajn studentojn de la nobelaro, inkluzivanta la Dukinon de Devonshire kaj ŝiajn filinojn. Kvankam ŝi estis unu el la plej produktivaj komponistinoj de la 18-a jarcento, ŝia vivo ne estas multe konata.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Dum siaj adoleskaj jaroj ŝi estis klavarludanto en la stabila Music Room orkestro en Oksfordo. Sophie Fuller, en sia libro The Pandora Guide to Women Composers raportas ke, laŭ la plej malnova pluviva programo de la Oxford Music Room, Miss Reynolds kantis verkon de Sacchini kiam ŝi estis nur dektri jaraĝa. Je la fino de siaj adoleskaj jaroj, ŝi okazigis profitan koncerton, tio estis koncerto per kiu la publiko kompensis la muzikistinon pro ŝia bona servo.

En sia 22 jaraĝo ŝi faris sian unuan publikan prezentadon, registrita laŭ ŝia fraŭla nomo Maria Hester Reynolds. Ŝi prezentis klavicenan konĉerton en koncerta serio de la Hanover Square Rooms; poste ludis Clementi dueton kun Jane Mary Guest akompanitaj de Maria Frances Parke kiel instrumentisto; ankaŭ koncertis ĉe Willis's Rooms. Ankoraŭ fraŭla ŝi publikigis sian unuan volumon: aron de ses sonatoj por klavicenopianoforte kaj violono, kaj tri sonatojn por klaviceno aŭ pianoforte. En 1790 ŝi geedziĝis kun la gravuristo, antikvaĵisto kaj literaturisto Thomas Park. Ili havis kvin gefilojn kiuj certe feliĉigis la paron: ankoraŭ ekzistas pluraj el la ampoemoj kiujn ŝia edzo dediĉis al ŝi.

Kvankam ŝajnas ke ŝi mem kiel solisto ne plu prezentiĝis publike post sia edziniĝo, ŝi estis violonisto ĉe la Drury Lane Theatre kaj la King's Theatre. Post sia edziniĝo ŝi uzis la nomon Maria Hester Park, aŭ M. H. Park. En Londono, kaj antaŭ kaj post sia edziniĝo, ŝi iĝis tre fama kiel instruistino kaj komponistino: ŝi instruis muzikon al membroj de la nobelaro kaj aristokrataro, estante tre populara en la elegantaj londonaj salonoj; oni diris, ke ŝi komponis “la specon de muziko prezentita fare de la heroinoj de Jane Austen."

Ŝiaj verkoj estas diversaj, kompetentaj kaj profesie aranĝitaj. Ŝiaj sonatoj, laŭ la Norton/Grove Dictionary of Women Composers, estas "variaj kaj energiaj". Ŝia Sonato en Do estas stile proksima al Mozart, plaĉa al la orelo sen esti tro malfacila por la prezentisto aŭ la aŭskultanto.

Konsiderante la situacion en tiu tempo por virinaj komponistoj, oni povas diri ke ŝi sukcesis eldoni grandan nombron da muziko: almenaŭ dek tri arojn da verkoj, inkluzive de sonatoj kaj sollude kaj akompanitaj, aron de ses jubileoj por tri kaj kvar voĉoj, kaj konĉerton por piano kaj kordoj.

Multo el ŝia muziko estis publikigita "por la verkinto", tio estas, ŝi faris financan investon kaj ricevis la vendan enspezon. Ĉar ŝia edzo estis viro kun limigitaj rimedoj, la pianinstruado kaj la muzikpublikigoj de Maria Hester verŝajne helpis subteni la familion.

La muziko de Maria Hester Park estas alloga, kreema kaj bone kreita. Ŝi estis lerta kaj profesia komponistino kiu komponis por tre talentaj amatoraj muzikistoj. Multaj el ŝiaj pluvivaj verkoj ĵus estis reeldonitaj en modernaj eldonoj, kaj kelkaj estas haveblaj en komercaj registraĵoj.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 118 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Op. 1, Sonatoj, harpsichord/pianoforte, violona akompano, 1785, dediĉita al Countess de Uxbridge.
  • Op. 2, 3 Sonatoj, harpsichord/pianoforte, c.1790.
  • Op. 3, A Set of Glees with the Dirge in Cymbeline, ?1790.
  • Op. 4, 2 Sonatoj (Nu. 1 en F, Nu. 2 en F majoro), harpsichord/pianoforte, 1790.
  • Op. 6, Koncerto en E♭-maĵoro, harpsichord/pianoforte, kordoj, ?1795.
  • Op. 7, Sonato en C maĵoro, pianoforte, ?1796.
  • Op. 8, Ses facilaj divertimentoj por la harpo kaj piano-forte en kiu estas enkondukita fama germana minuet & waltz . . . , Op. VIII. London [1797?]
  • Op. 12, Sonato por la Piano-Forte en kiu estas enkondukita "Prince Aldolphus's Fancy" . . . , Op.XII. Londono, c.1800?.
  • Op. 13, 2 Sonatoj, pianoforte, violona akompano, ?1801.
  • – Waltz, pianoforte, ?1801
  • – Divertimento, pianoforte, violona akompano, ?1811.

Diskografio[redakti | redakti fonton]

  • Music by Maria Hester Park, Marie Bigot, and Fanny Mendelssohn Hensel; ; Eldonita Dato – 8 decembro 2000; Etikedo – Centaur Rekordoj; Katalogo – 2320; Prezentisto- Betty Ann Miller
  • 18th Century Women Composers: Music For Solo Harpsichord, Volume 1 (Maria Hester Parko, Elisabetta de Gambarini, Marianna von Auenbrugg, Marianne (Anna Katharina) von Martínez); Eldonita Dato – 22 aŭgusto 1995; Etikedo – Gasparo Rekordoj; Katalogo – 272; Prezentisto – Barbara Harbach
  • 18th Century Women Composers: Music for Solo Harpsichord, Volume 2 (Maria Hester Park, Elisabetta de Gambarini, Marianna von Auenbrugg, Marianne (Anna Katharina) von Martínez); Release Date – 22 August 1995; Label – Gasparo Records; Catalog – 272; Performer – Barbara Harbach

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]