Fáni Dalnokiné Konti
Fáni Dalnokiné Konti | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Stohl Franciska |
Naskiĝo | 1842 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 19-an de oktobro 1908 en Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Béni Dalnoki |
Infano | Viktor Dalnoki |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
Fáni Dalnokiné Konti, laŭ hungarlingve kutima nomordo Dalnokiné Konti Fáni estis hungara operkantisto, (aldo). Ŝia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Stohl Franciska, ŝia edzo estis Béni Dalnoki, ŝia filo estis Viktor Dalnoki. Ŝia familia nomvarianto estis Conti, ŝia geedziĝa nomvarianto estis hungarece Dalnoky Béniné.
Franciska Stohl[1] naskiĝis en 1842 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio), ŝi mortis la 19-an de oktobro 1908 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Fáni Dalnokiné Konti debutis en 1860 en la unua hungara konstanta teatro en Kolozsvár. Ŝiaj sekvaj teatraj stacioj estis Arad (urbo) (1862–1864), Debrecen, Hungara Teatro en Kassa, Nagyvárad, Sopron, Pécs kaj Szabadka. En 1866 ŝi konvertiĝis al juda religio pro ŝia estonta edzo. Post la geedziĝo ili rolis kune. En 1884 ili membriĝis en Reĝa Operejo de Budapeŝto, sed ŝi ricevis nur ĥorusanan membrecon. Ŝi naskis filon en 1868.
Ŝia repertuaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Vincenzo Bellini: Norma (opero) - Adalgisa
- Gaetano Donizetti: Linda - Pieretto
- Franz Doppler: Benyovszky vagy A kamcsatkai száműzött - Feodora
- Friedrich von Flotow: Martha - Nancy
- Charles Gounod: Faŭsto - Marta
- Jacques Offenbach: Coscoletto - Marianna
- Giuseppe Verdi:
- Il trovatore – Azucena
- Nabucco — Abigail
- Rigoletto — Magdalena
- Ivan Zajc: Boissy-i boszorkány - titolrolo