Zbigniew Preisner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zbigniew Preisner
Persona informo
Naskonomo Zbigniew Kowalski
Aliaj nomoj Van den Budenmayer
Naskiĝo 20-an de majo 1955 (1955-05-20) (68-jaraĝa)
en Bielsko-Biała,  Pollando
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Jagelona Universitato
Okupo
Okupo filmkomponisto • komponistomuzikisto
TTT
Retejo http://www.preisner.com
vdr

Zbigniew PREISNER (Pola prononoco: [ˈzbiɡɲɛf ˈprajsnɛr]; naskita la 20an de Majo 1955 kiel Zbigniew Antoni Kowalski)[1] estas pola komponisto de filmomuziko, plej bone konata pro sia laboro kun kinreĝisoro Krzysztof Kieślowski. Li ricevis la premiojn de la Ora Medalo por Merito al la Kulturo – Gloria Artis, same kiel la Kavalira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta. Li estas membro de la Franca Kinakademio.[2]

Li studis historion kaj filozofion en Krakovo, kaj kvankam ne ricevis formalan instruadon pri muziko li memlernis kopiante muzikon el diskoj. Paganini kaj Jean Sibelius estis agnoskitaj influoj. Krom lia laboro por filmoj de la serio Tri koloroj de Krzysztof Kieślowski, li estis dungita de la produktoro Francis Ford Coppola por verki la muzikon de La sekreta ĝardeno, reĝisorita de la pola reĝisoro Agnieszka Holland. Kaj li laboris ankaŭ por Élisa de Jean Becker.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. ":: Muzyka :: RMF FM". www.rmf.fm.
  2. "Zbigniew Preisner - Biography". Alirita la 12an de Februaro 2022.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]