Fuenmayor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fuenmayor
municipality of La Rioja

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26360
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 259  (2023) [+]
Loĝdenso 95 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 28′ N, 2° 34′ U (mapo)42.466666666667-2.56Koordinatoj: 42° 28′ N, 2° 34′ U (mapo) [+]
Alto 433 m [+]
Areo 34,29 km² (3 429 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Fuenmayor (Provinco Rioĥo)
Fuenmayor (Provinco Rioĥo)
DEC
Fuenmayor
Fuenmayor
Situo de Fuenmayor
Fuenmayor (Hispanio)
Fuenmayor (Hispanio)
DEC
Fuenmayor
Fuenmayor
Situo de Fuenmayor

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fuenmayor [+]
vdr

Fuenmayor [fŭenmaĜOR] estas urbeto kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la norda Komarko de Logronjo kun ĉefurbo en la provinca kaj regiona ĉefurbo Logronjo. Ĝi estas inter la rivero Ebro kaj la nacia ŝoseo N-232, ĉe la fervojo Castejón-Bilbao, kio estas strategia loko kiu helpis ties disvolvigon. La loknomo Fuenmayor estas etimologie komprenebla kiel Granda Fonto.

La municipa teritorio de Fuenmayor, en la nordo de la regiono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas inter la rivero Ebro (norde) kaj la komunikvojaro formita de la nacia ŝoseo N-232 kaj preskaŭ paralela aŭtoŝoseo A-12 kiuj servas al trafiko orient-okcidente ĉe la fluejo de la rivero Ebro. Laŭ la regiona LR-137 oni alvenas sude al Navarrete kaj laŭ la regiona LR-251 norden al Alavo en la provinc- region-lima Lapuebla de Labarca.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fuenmayor.
Palaco Fernández Bazán.

Fuenmayor estis citita por la unua fojo en la 11-a jarcento, en dokumento per kiu la reĝino Estefanía donis la lokon kaj aliajn al la Monaĥejo de Santa María la Real de Nájera. Sed restaĵoj de keltiberoj kaj romianoj indikas, ke jam estis loĝado antaŭe, kaj oni scias, ke en la jaro 567 ĝi estis submetita kun Nájera kaj ties influsfero fare de la gota reĝo Leovigildo. En la 17-a jarcento la lokanoj aĉetis la sendependecon el loko al kiu ĝi apartenis, nome Navarrete, kontraŭ 6 600 dukatoj.

En 1784 okazis en Fuenmayor kaj pli precize ĉe Francisco Tobía y Ubago, la fondaj kunsidoj de la Reĝa Ekonomia Societo de Rioĥo, kiu estis unu el societoj de amikoj de la lando fonditaj en la 18-a jarcento kongrue kun la idealoj de la Klerismo.

La ekonomia disvolvigo okazis en la 19-a jarcento, paralele al la konstruado de grandaj vinkeloj kaj la fervojo paralela al la rivero Ebro, pro kio establiĝis aparta domaro nome La Estación pli proksime al Alavo kaj Lapuebla de Labarca ol al Fuenmayor mem.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La rura elmigrado okazis ĝenerale en multaj apudaj loĝlokoj laŭlonge de la 20-a jarcento, sed en Fuenmayor tute male, pro proksimeco al la provinca kaj regiona ĉefurbo kaj al la ĉefaj komunikvojoj oni plialtiĝis el 2 358 loĝantoj ĝis nunaj 3 200.

La ekonomio estas bazata ĉefe sur la brutobredado, agrikulturo (25 vinkeloj aligitaj al la protektita devennomo de vino Rioja, kaj turismo. Estas ankaŭ industrioj pri ligno kaj ceramiko.

Vizitindaĵoj estas la preĝejo, tri ermitejoj, kvin palacoj ktp.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]