Herce

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Herce
municipality of La Rioja

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26584
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 325  (2023) [+]
Loĝdenso 19 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 13′ N, 2° 10′ U (mapo)42.214166666667-2.1647222222222Koordinatoj: 42° 13′ N, 2° 10′ U (mapo) [+]
Alto 593 m [+]
Areo 17,21 km² (1 721 ha) [+]
Herce (Provinco Rioĥo)
Herce (Provinco Rioĥo)
DEC
Herce
Herce
Situo de Herce
Herce (Hispanio)
Herce (Hispanio)
DEC
Herce
Herce
Situo de Herce

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Herce [+]
vdr

Herce [ERze] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la sudorienta Komarko de Arnedo, ene de la komarkaro Malsupra Rioĥo, en la orienta triono de la regiono laŭ vertikala divido (orient-okcidente).

La municipa teritorio de Herce, en la oriento de la regiono.

La loknomo devenas el eŭska "hertsi / ertzi" kun signifo "mallarĝa". La loknomo rilatas al la loko de la municipo, enmetita en ravino ĉirkaŭita de krutaĵoj unuflanke, kaj la fluejo de Cidacos aliflanke, kun la loĝloko enmetita inter tiuj bariero. En mezepoka dokumentaro aperis literumoj Erce 1152, Herz 1152, Erze 1162, Erz 1201 kaj 1202, Erçi 1455, kaj Herçe 1455.[1]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Herce estas en meza fluejo de la rivero Cidacos en la okcidenta pinto de la depresio Hoya de Arnedo ĉirkaŭita de la rokejoj Peña del Moro kaj El Salvador, la ravino La Yasa, kiu enfluas en Cidacos, kaj trapasas la lokon. En la tereno sur kiu kuŝas la vilaĝo estas ravinoj el argilo kaj aglomeraĵoj, kie estas multaj kavaĵoj de iamaj kolombejoj konataj kiel "farmacias de los moros" (apotekoj de la maŭroj) kie nun estas multaj nestoj, ekzemple de korvoj kaj meropoj. Herce estas je 54 km de Logronjo kaj je 6 km de Arnedo, kun kiu ĝi limas oriente, dum okcidente limas kun la iama ĝia domaro, Santa Eulalia Bajera (Santa Eulalia Somera apartenas al Arnedillo).

Herce estas tre aparta loĝloko kiu havas komunikadon nur laŭ la regiona ŝoseo LR-115, kiu komunikas oriente kun Arnedo kaj okcidente kun Santa Eulalia Bajera kaj Arnedillo. Preskaŭ paralele estas la LR-382 kie estas Préjano.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kastelo.

La 9an de Aprilo 1173 la reĝo Alfonso VIII donis la lokon al Diego Jiménez, senjoro de Kameroj, kaj al lia edzino Guiomar Rodríguez de Traba. Poste, la loko estis integrita en la senjorlando de Kameroj.​ Estas dokumento datita en 1200 kiu aludas al la kastelo de Herce kies ĉefprovoso estis Miguel Jubera.

Alfonso López de Haro, de Calahorra kaj Nájera kaj lia unua edzino, María Álvarez de los Cameros, fondis la Monaĥejo de Sankta Maria de Herce, konata ankaŭ kiel la konvento de las Bernardas. Poste ili donis por la fondo de la monaĥejo la lokojn Herce, Murillo de Calahorra, La Santa, Torremuña kun ties lokanoj, parton de Hornillos de Cameros inter aliaj. En 1251, la fondinto kaj lia dua edzino, Sancha Gil, donis al la monaĥejo Velilla de Ocón. Ekde tiam Herce iĝis loko de abatlando, kaj la abatino nomumis la ordinaran urbestron.[2]

La rura elmigrado okazis ĝenerale en multaj apudaj loĝlokoj laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj estis terura ĉe Herce, kie oni malaltiĝis el preskaŭ 700 loĝantoj ĝis nunaj 332. La elmigrado okazis ĉefe ekde la 1950-aj jaroj.

En la 25a de Septembro 1963 kolapsis la sonorilturo de la preĝejo 50 m alta, rekonstruita en 1894, kio rezultis en granda detruo en la preĝejo.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La ekonomio estas bazita sur agrikulturo (fruktarboj, migdalarboj kaj olivarboj) kaj multaj lokanoj laboras en la industrio de Arnedo aŭ Calahorra.

La ekonomio estis bazata ĉefe sur la agrikulturo kaj brutobredado. Krome estas rura turismo.

Vizitindaĵoj estas la preĝejo, la ermitejo, blazondomoj, la kastelo, restaĵoj de la monaĥejo, romiaj ruinoj de Illurcis, kavkolombejoj, naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «REPERTORIO BÁSICO DE TOPONIMIA EUSKÉRICA EN LA RIOJA, AZNAR MARTÍNEZ - Biblioteca Gonzalo de Berceo». www.vallenajerilla.com. Konsultita la 4an de Aprilo 2019.
  2. Pérez Carazo, 2008, pp. 289–290.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]