Bergasillas Bajera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bergasillas Bajera
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26588
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 39  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 15′ N, 2° 10′ U (mapo)42.244722222222-2.1586111111111Koordinatoj: 42° 15′ N, 2° 10′ U (mapo) [+]
Alto 843 m [+]
Areo 9,7 km² ( 970 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Bergasillas Bajera (Provinco Rioĥo)
Bergasillas Bajera (Provinco Rioĥo)
DEC
Bergasillas Bajera
Bergasillas Bajera
Situo de Bergasillas Bajera
Bergasillas Bajera (Hispanio)
Bergasillas Bajera (Hispanio)
DEC
Bergasillas Bajera
Bergasillas Bajera
Situo de Bergasillas Bajera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bergasillas Bajera [+]
vdr

Bergasillas Bajera [bergaSIljas baĤEra] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la sudorienta Komarko de Arnedo, ene de la komarkaro Malsupra Rioĥo, en la orienta triono de la regiono laŭ vertikala divido (orient-okcidente). Kun nur 34 loĝantoj, ĝi estas unu el la malplej loĝataj municipoj en la regiono.

La loknomo Bergasillas estas etimologie komprenebla kiel diminutivo de la apuda Bergasa dum Bajera estas etimologie komprenebla kiel Malsupra, ĉar estas submunicipo nomita Bergasillas Somera, kio signifus "supra", kaj tute ne "somera"; ĉiuokaze gramatike devus esti Bergasilla Bajera kaj Bergasilla Somera.

La municipa teritorio de Bergasillas Bajera, en la oriento de la regiono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bergasillas Bajera estas en tre montara areo. Bergasillas Bajera estas tre aparta loĝloko kiu havas komunikadon nur laŭ la regiona ŝoseo LR-483, kiu komunikas okcidente kun la pli aparta submunicipo Bergasillas Somera kaj oriente kun Bergasa kaj poste laŭ aliaj ŝoseoj kun Arnedo, Calahorra kaj Logronjo (krom la cetero de la provinc-regiono).

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo.
Bergasillas Somera, fone ventogeneratoroj.

La originoj de ambaŭ Bergasillas estas ligitaj al Herce kies domaroj ili estis ĝis 1850, pro kio ili ĉiam aperas cititaj en la diversaj dokumentoj pri tiu. La unua aparta dokumenta mencio estas la mapo de la iamaj partio de Logronjo kaj Santo Domingo eldonita de Tomás López, en kiu ili aperis kiel "Las Vergasillas". Ili aperis dokumentitaj en la censo de Kastilio de la 16-a jarcento, kiel domaro de Herce en la provinco Sorio, kaj en la Diccionario geográfico, estadístico e histórico de Madoz meze de la 19-a jarcento, kiel "Bergasillas Somera y Playera".

Inter 1842 kaj 1857, aperis kiel municipo ĉar ĝi separiĝis de Herce. Ĝis 1910 ĝi estis nomita Bergasillas.

La rura elmigrado okazis ĝenerale en multaj apudaj loĝlokoj laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj estis terura ĉe Bergasillas, kie oni malaltiĝis el 300 loĝantoj en 1887 ĝis nunaj 34. La elmigrado okazis ĉefe en la 1960-aj jaroj kiam oni perdis centon da loĝantoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La ekonomio estis bazata ĉefe sur la agrikulturo kaj brutobredado. Krome estas rura turismo.

Vizitindaĵoj estas la du preĝejoj, naturaj lokoj, ktp.

Bildoj de Bergasillas Somera[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]