Póvoa de Varzim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Póvoa de Varzim
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 4490
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 63 408  (2011) [+]
Loĝdenso 772 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 23′ N, 8° 45′ U (mapo)41.39158-8.75713Koordinatoj: 41° 23′ N, 8° 45′ U (mapo) [+]
Alto 190 m [+]
Areo 82,1 km² (8 210 ha) [+]
Horzono Okcidenteŭropa Tempo [+]
Póvoa de Varzim (Portugalio)
Póvoa de Varzim (Portugalio)
DEC
Póvoa de Varzim
Póvoa de Varzim
Situo de Póvoa de Varzim

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Póvoa de Varzim [+]
vdr

Póvoa de Varzim (portugallingva prononco: ['pɔvuɐ dɨ vɐɾ'zĩ]) estas urbo kaj municipo de la Distrikto Porto, regiono Norda, Portugalio, kun ĉirkaŭ 64 257 loĝantoj (2021) kaj 42 396 en la urbo mem.[1] Al urbo etendiĝas suden, al Vila do Conde, kaj estas ĉirkaŭ 100 000 loĝantoj nur en la urba areo. Ĝi estas la sepa plej granda urba aglomeraĵo en Portugalio kaj la tria plej granda en Norda Portugalio. Ĝi estas subdividita en freguesias, nome: Balazar, Estela, Laundos, Rates, Aguçadoura e Navais, Aver-o-Mar, Amorim e Terroso kaj Póvoa de Varzim, Beiriz e Argivai.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉefpreĝejo.

Permanenta setlado en Póvoa de Varzim datas el ĉirkaŭ antaŭ kvar ĝis ses mil jaroj. Ĉirkaŭ 900 a.n.e., maltrankvilo en la regiono kondukis al la establado de kastrumo en Cividade de Terroso, fortikita urbo, kiu disvolvis markomercajn vojojn kun la civilizacioj de la klasika antikveco.

Moderna Póvoa de Varzim aperis post la konkero fare de la Romia Respubliko de tiu urbo ĉirkaŭ la jaro 138 a.n.e.; tuj oni disvolvis fiŝkaptadon kaj fiŝprocezan industrion, kiu iĝis la fundamenton de la loka ekonomio.

Ĉirkaŭ la 11-a jarcento, la fiŝindustrio kaj la fekundaj farmoj estis la ekonomia bazo de feŭda senjorlando kaj Varzim estis akre disputata inter la lokaj senjoroj kaj eĉ inter la fruaj portugalaj reĝoj, kio rezultis en la establado de la nuntempa municipo en 1308 subigita al la monaĥeja povo kelkajn jarojn poste.

La gravo de Póvoa de Varzim reaperis en la Epoko de Malkovroj pro ties ŝipkonstruistoj kaj komercistoj, kiuj agadis tra la tuta mondo en kompleksaj komercvojoj.

Ĉirkaŭ la 17-a jarcento, la fiŝindustrio regravis kaj iom poste, Póvoa iĝis la hegemonia fiŝkapta marhaveno en norda Portugalio.[2] En la dua duono de la 19-a jarcento lokano Eça de Queirós iĝis unu el plej famaj portugalaj verkistoj, grava ĝis nuntempe.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Siglas poveiras en la Etnografia Muzeo de Póvoa de Varzim.

Póvoa de Varzim estis delonge bone konata stranda ripozejo dum ĉirkaŭ tri jarcentoj, nome la plej populara en Norda Portugalio,[3] kio helpis la disvolvigon de grava literatura kulturo kaj histori-arta patronado en muziko kaj teatro. La Casino da Póvoa estas unu el malmultaj elstaraj instalaĵoj por vetludado en Portugalio. La distrado kaj sanefiko el grandaj sablaj strandoj altiras kaj landajn kaj eksterlandajn vizitantojn. Póvoa de Varzim havas aliajn interesaĵojn, speciale la tradician vendejstrato Rua da Junqueira, la Teatro Garrett, la Etnografia kaj Historia Muzeo, la kastrumo Cividade de Terroso, la mezepoka romanika Monaĥejo de Rates, la baroka ĉefpreĝejo Matriz, la urbodomo kaj la portugala arkitekturo en Praça do Almada, krom nombraj restoracioj de Portugala kuirarto kiuj faras Póvoa de Varzim populara en la tuta Norda Portugalio. Gravaj vizitindaĵoj kaj rigardejoj estas la lumturoj Farol da Lapa kaj Farol de Regufe, la marhaveno, Carvalhido kaj la monteto São Félix (Sankta Felikso). La urbo havas gravan tekstilan kaj nutran industriojn.[3] La urbo retenis distincgan kulturan identecon kaj antikvajn nordiajn kutimojn kiel rara skribsistemon nome siglas poveiras, la agrikulturo bazita sur la nomitaj masseiras (kavaĵoj en sablodunoj) kaj festivaloj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Ĝemelaj urboj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "População residente (N.°) por Municípios – 2007". INE (Statistiko Portugalio). Arkivita el la originalo la 18an de Junio 2008. Alirita la 3an de Oktobro 2008.
  2. Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Povoa de Varzim". Encyclopædia Britannica. Vol. 22 (11a eld.). Cambridge University Press. pp. 222–223.
  3. 3,0 3,1 "Póvoa de Varzim." Grande Enciclopédia Universal (2004), vol. 16, pp. 10683-10684, Durclub

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]