Pjotr Fjodoroviĉ Sokolov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pjotr Fjodoroviĉ Sokolov
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1790 (1790-11-30)
en Moskvo
Morto 15-an de aŭgusto 1848 (1848-08-15) (57-jaraĝa)
en Staryi Merchyk, Valki Uyezd,  Rusia Imperio
Mortokialo ĥolero
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Rusia Akademio de Belartoj
Familio
Infano Pyotr Petrovich Sokolov
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Pjotr Fjodoroviĉ SOKOLOV (en rusa: Пётр Фёдорович Сóколов) (1791, Moskvo – 15a de Aŭgusto [malnovstile 3a de Aŭgusto] 1848, Merĉik, Ĥarkov Gubernio) estis rusa akvarela portretisto kiu pentris multajn el la plej distingitaj figuroj de la Puŝkina erao.[1] Li estis la patro de pentristoj Pjotr Sokolov, Pavel Sokolov kaj Aleksandr Sokolov.

Sokolov pentris nombrajn personojn en siaj portretoj, starte per kolegaj artistoj kaj fine per veteranoj de la Patriota Milito de 1812.[2] Inter tiuj gravuloj estis ankaŭ famaj rusaj poetoj kiel Aleksandr Puŝkin kaj Vasilij Ĵukovskij.[2] Krome, Sokolov ricevis multajn mendojn el alt-rangaj personoj. Por ekzemplo, la artisto estis invitita de la imperia familio al la Aniĉkov Palaco en kiu li pentris portreton de la trijara filo de Nikolao la 1-a nome Aleksandro,[3] kaj tiu verko estis sukceso en la familio.

Laŭlonge de sia vivo li kreis ĉirkaŭ 500 artaĵojn,[2] kaj ne estas nun nur en privataj kolektoj, ĉar ili estas tre valoraj, sed ankaŭ en famaj ŝtataj muzeoj kiel la Ŝtata Rusa Muzeo, la Ŝtata Tretjakova Galerio, kaj multaj aliaj.[3]

Galerio[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]